faldi

fald/i (tr)

[ANATOMIO] Duoble aŭ pluroble fleksi tukon, paperon kaj ĝenerale ion ajn maldikan aŭ ion artikigitan, almetante unu sur alian la diversajn fleksitaĵojn: faldi leteron, gazeton, sian buŝtukon; kvaroble faldi paperfolion; zorge faldita ĉemizo, robo; la tapiŝon faldu duige antaŭ la tabernaklo (X); (f) doloro faldis ŝian frunton en kelke da sulkoj (Z).
falti, plisi, krispigi.
  • faldo
    Ago faldi k, plej ofte, ties rezulto, t.e. kava spaco inter du elstaraj partoj de io faldita: la pezaj faldoj de la pordokurteno (Z); unu faldo en la ŝtofo nebone ebenigita (Z); forgladi la faldojn de ĉifita vesto; faldoj de la haŭto de elefanto; la mongola faldo ( [MEDICINO] haŭtfaldo, kiu kovras la supran palpebron ĉe la flavuloj, kaj estas nazoflanke kompletigita de la epikanto); [ANATOMIO] meza umbilika faldo (SIN. urako); (f) rigardi en la plej kaŝitajn faldojn de ilia koro (Z).
  • faldado
    Ago de faldanto: la arto de la paperfaldado (por elfari ludilojn ktp).
  • faldebla
    Tia, ke oni povas ĝin faldi: faldeblaj pordoj.
    balgo, klapo, teleskopo.
  • faldeto
    Malgranda faldo.
  • faldumi (tr)
    Plisi.
  • faldoriĉa
    Prezentanta multajn faldojn: la krimulino ĵetis sur lin teksaĵon faldoriĉan kaj implikan (Z).
  • disfaldi
    Malfaldi: disfaldi ventumilon; (f) la lingvo ankoraŭ ne disfaldis ĉiujn siajn eblaĵojn; disfaldiĝas la luksego de la somero.
  • dufaldo
    La konveksa aŭ konkava parto de ŝtofo inter du faldoj.
  • kunfaldi
    [MATEMATIKO] Fari la operacion de kunfaldo.
  • kunfaldo
    [MATEMATIKO] La operacio, kiu al du funkcioj f kaj g asocias la funkcion
    h (x) = ± f(y)g(x-y)dy.
  • infima kunfaldo
    [MATEMATIKO] La operacio, kiu al du funkcioj asocias la funkcion
    h (x) = inf› [(F(Y)+G(X-Y)] .
  • kunfaldaĵo
    [MATEMATIKO] La rezulto de la operacio de kunfaldo.
  • malfaldi
    Tiel etendi la supraĵon, ke la faldo (j) malaperas: malfaldi gazeton, planon de urbo; ŝi malfaldis la duopige falditan folieton da papero (Z).
    disetendi, disvolvi.
  • refaldi
    1. Kuspi: refaldi la manikojn ĝis la kubuto.
    1. Pluroble faldi, zigzage fleksi, kiel de akordiono.
  • suprenfaldi
    Kuspi: ŝi suprenfaldis sian jupeton, por povi kuri pli rapide (Z).
  • dratrefalda
    [FIZIKO] [ELEKTRO] (pp volvaĵo) Havanta unu draton refalditan en la mezo, tiel ke la kurento ire kaj revene fluas paralele, por eviti meminduktancon.
  • linifaldo
    [KOMPUTIKO] Aŭtomata transporto al la sekva linio de la tajpata vorto, se alie ĝi transirus la randon de la teksto: linifalda reĝimo.
    redaktilo.
  • rondfaldeti
    Doni al la faldoj de ŝtofo rondan tuban formon.

    faldi


    Iel rilatitaj:

    balgx formx kostumx montrx pantalonx pordx poŝx seĝx tablx vagonx vestx