kvadrato

kvadrat/o (1)

  1. [MATEMATIKO] Regula kvarlatero, t.e. ortangulo, kies lateroj egalas.
  1. [MATEMATIKO] (pp nombro) Dua potenco: la kvadrato de a estas notata a².
  1. Objekto kun proksimuma formo de geometria kvadrato: kvadrato el papero.
  1. [ARMEOJ] Trupo, kiu frontas samtempe al kvar flankoj.
  1. [TIPOGRAFIO] Bloketo, pli malalta ol preslitero, uzata por apartigi aŭ provizore anstataŭi literojn.
  • latina kvadrato
    Aranĝo de n simboloj en kvadrato kun n horizontalaj linioj kaj n vertikalaj linioj, tiel ke ĉiu simbolo aperas ĝuste unu fojon en ĉiu horizontala linio kaj ĝuste unu fojon en ĉiu vertikala linio.
  • kvadrata
    1. Havanta la formon de kvadrato: kvadrata paperfolio, skatolo, velo.
    1. [FIZIKO] [GEOLOGIO] (pp kristalsistemo) Havanta elementan ĉelon, kiu estas rekta prismo kun kvadrata bazo.
    1. [MATEMATIKO] Indikanta areomezuron per kvadrato, kies lateroj estas la unuo de longo: kvadrata metro, futo.
    1. [MATEMATIKO] (pp ekvacio) Duagrada.
    1. [MATEMATIKO] (pp radiko) Vd radiko 5.
    1. [MATEMATIKO] (pp formo) Duagrada kaj homogena 2.
  • kvadrati (tr)
    Desegni kvadratojn sur io: kvadrati mapon; pantalono el kvadratita ŝtofo (B).
  • kvadratigi
    1. Fari ion kvadrata: kvadratigi konstruŝtonon; kvadratigi batalionon.
    1. [MATEMATIKO] Potenci per du.

    kvadratx


    Iel rilatitaj:

    formx skatolx