bulo

  1. Peco de pli-malpli knedebla materio, kun proks. globa formo: bulo el tero, pasto, neĝo, papero; unu bulo da pano (X); vi memoras pri la tero, vi ebenigas ĝiajn bulojn (X); lia koro devis baldaŭ fariĝi bulo da glacio (Z); buloj da fadenoj (Z); bufoj k limakoj intervolvitaj en formo de abomeninda bulo (Z); orbulo (Z) (briko); bulĉapelo, bulpiedo; (f) [ MEDICINO] ezofaga bulo (vd ezofago).
    sfero, veziketo, volvaĵo.
  1. [ MATEMATIKO] Globo 4 (iom slanga).
  • bula
    Havanta formon de bulo.
  • buleto
    1. Malgranda bulo.
    1. [ KUIRARTO] Bulo de muelita viando, kiun oni rostas, fritas aŭ kuiras en buljono: la supon kun la reveme naĝantaj buletoj (Z).
      knedliko, knelo, krokedo, nokoj.
  • buligi
    Fari bulon el io.
  • buliĝi
    Ricevi formon de bulo: la kato buliĝis k spinis; la nuboj kunbuliĝis en unu solan grandan mason (Z).
  • fadenbulo
    Bulforma regula volvaĵo de fadenoj.
  • glutbulo
    [ BIOLOGIO] Nutraĵ· boluso.
  • neĝbulo
    Lentano- viburno.
  • orbulo
    Bulforma maso da oro: ĉu la orbulon mi nomis mia fido? (X).
  • panbulo (Z)
    Pano en bula formo.
  • pastobulo
    Knedliko.
  • terbulo
    Kompakta amaseto da tero: la plugilo disfendis la terbulojn; forputris la grajnoj sub siaj terbuloj (Z); li aŭdis, kiel oni ĵetas la terbulojn sur la ĉerkon (Z).
    bulo

    bulo


    Iel rilatitaj:

    BIOLOGIO KUIRARTO MATEMATIKO MEDICINO aliumx benjetx bidx bolusx brioĉx fingrx formx globx glutx katx knedlikx knelx krokedx nokx orx panx pastx sferx vezikx viburnx ĉifx