simetrio

simetri/o

  1. [SCIENCOJ] Tia strukturo de objekto, kiu ebligas dividi ĝin per punkto, linio, ebeno ks en du aŭ plurajn partojn ĝuste similajn en formo kaj dimensio rilate al tiu punkto ktp: la simetrio de la homa korpo estas ne tute perfekta; objekto kaj ĝia bildo en spegulo estas plej perfekta tipo de simetrio; simetrio de floro.
  1. Harmonia rilato inter la partoj kaj la tuto, rezultanta el proporcieco kaj regula aranĝo de tiuj partoj: se mi rompus ĉi tiun Veneron, tiam la simetrio kaj beleco ĉesus ekzisti (Z); simetrio estas la bazo de la arkitekturo, same kiel ritmo-de la poezio aŭ muziko.
  • simetria
    1. Posedanta simetrion: la tuta aspekto de la sanktejo estis simetria (X); iom tro simetria aranĝo de la argumentoj en pledo; vazoj simetrie metitaj sur kameno.
    1. a) [MATEMATIKO] (pp geometria figuro) Koincidanta kun si mem post apliko de iu bijekcio, ekz. rotacio je 180°, reflekto rilate al ebeno.

    b) [MATEMATIKO] (pp alia matematika objekto) Egalanta al sia bildo per certa bijekcio: simetria polinomo (la bijekcio estas permuto de la variabloj); simetria matrico (la bijekcio estas la transpono); hermite simetria matrico (la bijekcio estas la kunligaĵo de la transpono kaj la konjugo; SIN. hermita matrico); simetria rilato (Vd rilato); simetria bildigo en hilberta spaco (kiu estas malvastigaĵo de sia adjunkta bildigo).
    memadjunkta.
    1. a) [KEMIO] (pp molekulo) Supermetebla al ĝia spegula bildo: glicino estas la sola simetria aminacido.

    b) [KEMIO] (pp atomo en molekulo) Havanta simetriajn elektronorbitojn pro la simetrio de la najbaraj atomoj: simetria karbono.
  • simetrieco = simetrio 2.
  • nesimetria
    Ne havanta simetrion: nesimetria vizaĝo; [KEMIO] nesimetria molekulo (ne supermetebla al ĝia spegula bildo); nesimetria atomo (havanta nesimetriajn elektronorbitojn pro la tira aŭ puŝa efiko de la najbaraj atomoj de la molekulo); nesimetria karbon(atom)o.
  • simetriigilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Kuplilo inter nesimetria lineo kaj simetria anteno, ekvilibriganta la ondon ĉiuflanke en anteno.

    simetrio


    Iel rilatitaj:

    aksx analogx artx centrx formx spegulx triangulx vizaĝx