konverti

*konvert/i (tr)

  1. [BIBLIO] Pente returni de peko al pieco: por ke Vi konvertu ilian koron returne (X).
  1. Alkonduki iun al alia religio ol tiu, je kiu li kredis: konverti Afrikanojn al islamo; en tiu tumulta jarcento, protestantoj kaj katolikoj penis konverti sin reciproke per ĉiaj rimedoj.
  1. (f) Alkonduki per persvado al nova partio, al nova opinio: se al E-ismo konvertis vin nur tiu artikolo, vi ŝuldas vian konverton al la dirita persono (Z); mi estas jam tro maljuna, por esti konvertita al tiu nova artkoncepto.
    propagandi, varbi, prozelito.
  1. [FIZIKO] ŝanĝi la formon aŭ econ de io materia: konverti grafiton en diamanton per grandega premo; (en alkemio) konverti plumbon en oron.
  1. [FINANCO] Amortizi deprunton per la mono alportita de nova deprunto, aranĝita ordinare je malpli alta interezo.
  1. [FINANCO] ŝanĝi deprunton en akciojn.
  1. [FINANCO] Transkalkuli: konverti dolarojn en pundojn.
  • konvert (ad)o
    Ago de tiu, kiu konvertas: la konvertado de la skotaj idolistoj.
  • konvertebla
    Tia, ke ĝi povas esti konvertita: konvertebla ŝtatprunto.
  • konvertiĝi
    Iĝi konvertita:
    1. kiam mi konvertiĝis, mi pentis (X); konvertiĝos la restintoj de Jakob al la Dio potenca (X); li blindigis iliajn okulojn, ke ili ne konvertiĝu (N);
    1. la anglikana pastro Newman konvertiĝis al la Roma katolikismo kaj iĝis kardinalo;
    1. ĉiu, kiu diras, ke neŭtrala arta lingvo estas ne ebla, venu al ni, kaj li konvertiĝos (Z).
      apostati, renegati.
  • konvertilo
    Rimedo por konverti.
  • biokonverti
    [TEKNIKOJ] Transformi organikaĵon al unu aŭ pluraj aliaj per uzo de mikroorganismoj.
    biotekniko.

    konvertx


    Iel rilatitaj:

    formx pix