kruco

*kruc/o

  1. [RELIGIO] Signo, formita de du perpendiklaj linioj, kiu en la antikvaj religioj estis la simbolo de la kvar finoj de la mondo, kaj kiu estis poste alprenita de la kristanoj, kiel ilia distinga signo: fari la signon de kruco (Z).
  1. Figuro aŭ korpo, konsistanta el du perpendiklaj pecoj: la viro kunligis du branĉojn, tiel ke ili formis krucon (Z); glavtenilo en forma de kruco; la Ruĝa Kruco (internacia helpa organizo); [ASTRONOMIO] la Suda Kruco (aŭstrala konstelacio, Crŭ); krucplakaĵo.
  1. [HISTORIO] Speco de T-forma pendumilo; fostego, sur kies supro estis fiksita transversa trabo, kaj de kiu oni lasis ĝis morte pendi kondanmitojn, alliginte aŭ alnajlinte sur ĝi la ekstremaĵojn de iliaj membroj: la kruco estis kutime aplikita de la Romanoj al la kondamnitoj, kiuj ne estis Romaj civitanoj; apud la kruco de Jesuo staris lia patrino (N).
  1. [KRISTANISMO] Konvencia reprodukto de tiu pendumilo, portanta ordinare la bildon de Jesuo, kaj uzata kiel kultivobjekto ekde la 7a jc: porti la krucon en procesio; la preĝejturo estas kronita de giganta kruco; starigi krucon sur tombo.
    krucifikso.
  1. Tiu sama objekto, rigardata kiel simbolo de la suferoj de Jesuo kaj de la kristana religio mem: kiu ne prenas sian krucon kaj sekvas post mi, tiu ne estas inda je mi (N); ĉar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco (N); la batalo inter la Kruco kaj la Lunarko (kristanismo kaj islamo).
  1. (f) Turmento, torturo: la ortografio en la plimulto da lingvoj prezentas veran krucon por la lernanto (Z).
  1. [HERALDIKO] Nomo de diversaj figuroj pli-malpli krucoformaj: kruco de Sankta Andreo (X), de Sankta Antonio (T), de Malta, de Loreno k.a.
  1. Insigno en ordenoj kavalirismaj (Granda kruco de Malta) aŭ kreitaj de registaroj, por rekompenci servojn al la regno: la kruco de la Liberigo (Francia); la Ferkruco (Germania).
  • kruca
    1. Prezentanta formon de kruco: kruca signo, entranĉo; kruca renkonto de du veturiloj ( [VIDU] prioritato); krucaj rimoj (laŭ la ordo: abab, cdcd ktp.
      kontinuaj, ringaj).
    1. Rilata al kruco, ekz. de Jesuo.
    1. (f) Decidiga, definitive klariga: kruca eksperimento, testo, punkto.
      kriza.
  • kruce
    En formo de kruco: kruce renkontiĝi.
  • kruci (tr)
    1. Kunmeti du objektojn, formante el ili krucon: kruci la brakojn (B); sidi, krucinte sub si la krurojn (B); kruci la spadojn (en duelo); (analoge) kruci la pafadon (pafi laŭ linio, sekcanta la paflinion de alia pafanto); kruci la rimojn; (f) resti kun krucitaj brakoj (senfare).
    1. (pp vojo aŭ vojiranto) Transverse sekci alian vojon: samnivele, traknivele, malsamnivele kruci (pri vojo, kiu sekcas alian vojon aŭ fervojon, sur la sama nivelo, aŭ per supera aŭ malsupera ponto).
    1. [BIOLOGIO] [AGRIKULTURO] Fari, ke du vivuloj, herede malsamaj, reproduktiĝu inter si: kruci araban ĉevalon kun angla ĉevalino.
  • krucado
    Ago de iu, kiu krucas: la krucado de la vojo de alia veturilo estas malpermesata en jenaj okazoj [...] ; krucado de rasoj.
  • krucaĵo
    Rezulto de la krucado: havi en sia birdokorto multajn krucaĵojn.
  • krucigi = kruci.
  • kruciĝi
    1. Transverse sin renkonti, formante krucon: piedvojeto, kiu kruciĝis kun la landvojo (Z); ŝiaj multfoje kruciĝantaj vojoj (Z); via letero kruciĝis kun la mia (iris kontraŭe je la mia, en la sama momento); plej diversaj interesoj kaj pasioj, plej diversaj deziroj kaj celadoj volviĝadis kaj kruciĝadis en la miloj da kapoj (Z).
    1. Iĝi krucita per bredado: la hundrasoj tiel ofte kruciĝadis, ke multaj produktoj ne plu estas klaseblaj.
  • kruciĝo
    1. Ago, per kiu objektoj renkontas sin laŭ krucaj direktoj: kruciĝo de du veturiloj; kruciĝo kun prioritata vojo.
    1. [BIOLOGIO] Seksa reproduktiĝo de du diversrasaj aŭ diversaspeciaj vivuloj: kruciĝado de rasoj (Z).
    1. [TRAFIKO] Loko, kie du vojoj renkontiĝas kruce: simpla, duobla kruciĝo.
  • kruciĝejo = kruciĝo 3.
  • Krucisto
    Partopreninto de krucmilito.
  • *krucumi
    Ekzekuti kondamniton, pendumante tiun sur kruco: ili krucumis lin kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre (N); vi serĉas Jesuon [...] la krucumitan? (N); la Krucumito (Jesuo).
  • krucum (ad)o
    Ago de tiu, kiu krucumas: la krucumado estis la plej kruela el la torturoj.
  • krucaranĝa
    Prezentanta krucan aranĝon: [BOTANIKO] krucaranĝaj petaloj de brasikacoj.
  • dekruciĝo
    Ago, per kiu oni dekroĉis krucumiton disde la kruco: pentri la dekruciĝon de Kristo.
  • diskruci
    Etendi en formo de kruco: diskruci la brakojn (G).
    disŝovi.
  • interkruciĝo
    1. [ANATOMIO] (decussatio) Krucoforma aranĝo de diversaj nervofaskoj.
    1. [BIOLOGIO] Reciproka interŝanĝo de ligataj genoj inter du homologaj kromosomoj dum mejozo. [VIDU] kiasmo.
  • fadenkruco
    [FIZIKO] Kruco el fadenoj, fiksita en mikroskopo, lorno ks, por difini la centron de la vidkampo.
  • fenestrokruco
    [ARKITEKTURO] Kruco el ŝtonoj, dividanta la renesancajn fenestrojn en kvar fakojn.
    ŝproso.
  • hokokruco
    [POLITIKO] Nazia svastiko (kun anguloj direktitaj dekstren).
  • krurkruce
    En tia pozicio, ke la kruroj estas krucitaj: sidi krurkruce.
  • ogivokruciĝo
    Sistemo de du aŭ tri interkruciĝantaj ogivoj, sur kiuj la gotikaj arkitektoj konstruis la volbon.
  • Rozkrucismo
    Esotera doktrino kaj sekreta societo, aperinta ĉ. la 16a jc, emfazanta asketismon kaj sinkonon.
  • ŝpatkruco
    [ŜIPOJ] La du branĉoj de ankro, kiuj finiĝas per la spatoj.
  • trefkruciĝo
    [TRAFIKO] Krucigo en formo de duobla 8 sur aŭtovojo.
  • turnkruco
    [TRAFIKO] Movebla kruco, fiksita horizontale sur pivoto, kaj metita en pasejo, por enlasi personojn nur po unu.
  • vojkruciĝo
    Loko, kie vojoj kruciĝas.

    kruco


    ĉiu portas sian propran krucon.
    bari.emblemo.fenestrokruceto.fostego.hokkruco.hokokruco.intersekci.Jesuo.krimulojn.kristana.krucmilitisto.krucumi.la Ruĝa Kruco.malhelpi.mistero.najli.pendigilo.simbolo.svastiko.torturo.trabo.transepto.transversa.turmento.
    morti.

    Bildvortaro


    150-55 : formoj de kristanaj krucoj
    150-56 : latina kruco; kruco de pasiono
    150-57 : greka kruco
    150-58 : rusa kruco
    150-59 : kruco de Sankta Petro; petra kruco
    150-60 : egipta kruco; kruco de Sankta Antonio; antonia kruco; taŭ- kruco
    150-61 : kruco de Sankta Andreo; andrea kruco; iks-kruco
    150-62 : forkokruco; latronkruco; jansenisma kruco; ipsilon- kruco
    150-63 : lorena kruco
    150-64 : egipta kruco kun anso; ansokruco
    150-65 : duobla kruco; ĉefepiskopa kruco
    150-66 : kardinala kruco; patriarka kruco
    150-67 : papa kruco
    150-68 : kruco de Konstanteno; konstantena kruco kun monogramo de Kristo
    150-69 : rekrucita kruco
    150-70 : ankra kruco
    150-71 : lambastona kruco
    150-72 : trifolia kruco; kruco de Sankta Lazaro; lazara kruco
    150-73 : jerusalema kruco; kruco de la Sankta Tombo
    150-74 : kelta kruco

    Iel rilatitaj:

    bastardx brakx fenestrx formx fostx krurx lokx mortx piedx preĝx seksx