konuso

*konus/o

  1. [MATEMATIKO] Aro, kiu egalas al sia bildo per ajna homotetio, aŭ konvena subaro de ĝi.
  1. Objekto havanta proksimuman formon de konuso, t.e. cirklan bazon kaj pintan finiĝon: konuso da sukero, da sablo; taksuso tajlita en formo de konuso; (analoge) konuso da ombro (konusa ombro, ĵetata de prilumata planedo); konuso el lumradioj.
  1. [BOTANIKO] La karakteriza infloresko kaj ŝajna frukto de la plejparto de la koniferoj; ĝi konsistas el ligneca akso, sur kiu sidas, plejofte ŝraŭbaranĝe, multaj skvamoformaj, lignecigantaj folioj, kies interna flanko portas du (malofte plurajn) unue ovolojn poste semojn: abikonuso, pino. SIN. strobilo.
  • paraleltrunkita konuso
    [MATEMATIKO] La parto de konuso inter du paralelaj ebenoj.
  • konusa
    1. Rilata al konuso: konusa sekcaĵo (konusa tranĉaĵo = koniko).
    1. Simila al konuso: konusa flakono, konusa balono.
  • konuseto
    [ANATOMIO] Limriceva ĉelo, troviĝanta precipe en la centra parto de retino.
    bastoneto.
  • berkonuso
    [BOTANIKO] Berŝajna, globa konuso de iuj koniferoj, precipe junipero.
  • keratkonuso
    [MEDICINO] Kurbeca misformiĝo de la korneo, kiu pintiĝas antaŭen kvazaŭ konuso.

    konuso


    Iel rilatitaj:

    abix apeksx arbx bobenx cembrx formx vulkanx