Mallarĝa k longa peco el maldika materialo: bendo el papero, tolo, lado, kaŭĉuko; bendo de filmo; magneta bendo por magnetofono, por magnetoskopo, por savkopii komputilajn datenojn; mentona bendo, harliga bendo. rubando, strio.
[ ARKITEKTURO] Plata mallarĝa horizontala strio sur fasado, ekz. super arkado, pordo ks, foje ornamita per meandro.
[ TEKNIKOJ] Dika ringo el kaŭĉuko aŭ plasto, ĝenerale garnita per ŝtalfadenoj k ĉirkaŭanta radon por mildigi la akraĵojn de la vojo: pneŭmata (entenanta aeron), masiva (sen aerujo) bendo. ringego.
[ TELEKOMUNIKOJ] Aro da frekvencoj inter du limoj, atribuitaj al speciala uzo: radiobendo, televidbendo, amatora bendo (atribuita al servo de amatoroj); interferaj bendoj; benda spektro. SIN. frekvencbendo. zono.
[ HERALDIKO] Larĝa kolora strio, oblikve trairanta la ŝildon.
bendi (tr) ĉirkaŭvolvi, ĉirkaŭligi per bendo: bendi al iu la okulojn, la harojn.
bendado Ago de iu, kiu bendas.
surbendigi Registri sur la bendo de magnetofono: surbendigi prelegon. enkasedigi.
barelbendo Ligna aŭ metala bendo, ĉirkaŭanta barelon.
brakbendo Bendo, kiun oni ĉirkaŭligas al ies brako kiel rekonilon, insignon ks.
energibendo [ FIZIKO] Permesata energiintervalo por elektronoj en kristalo.
flankbendo = flankzono .
frekvencbendo Bendo 4.
glubendo Mallarĝa bendo el papero aŭ plasto, surkovrita per gluo k servanta por fermofiksi leteron, pakon ks aŭ ripari ŝiritaĵon.
ladbendo [ TEKNIKOJ] Bendo el ŝtallado, uzata por fermi k fortikigi lignajn kestojn.
mezurbendo [ TEKNIKOJ] Longa mallarĝa peco de fleksebla materialo (tolo, metalfolio k.a.), gradigita laŭ centimetroj aŭ coloj k uzata por mezuri longojn: mezurbendo de inĝeniero, de lignaĵisto, de kudristino. mezurrubando.