kurba

*kurb/a

(pp linio aŭ konturo) Tia, ke ĝi estas nek rekta, nek konsistanta el rektaj partoj: rekta vojo estas pli mallonga ol kurba (Z); ĉiuj riveroj havas fluon tre kurban kaj tre neregulan (Z); kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas (Z); (la ĉefaĵo estas la efiko, ne la eksteraĵo); kurba bastono, dorso, surfaco; kurbaj kruroj; la kurba Lezer estas sentima (Z); maljunaj salikoj kreskante kurbe (Z).
ronda, ovala, kripla, ĝiba.
  • kurbo
    1. [MATEMATIKO] Bildo de intervalo per kontinua bildigo, aŭ tiu bildigo mem: fermita kurbo; spuro de kurbo.
    1. [SCIENCOJ] Kurba linio, montranta la evoluon de fenomeno: kloŝforma kurbo; kurbo de nivelo; [FIZIKO] kurbo de eman(ad)o (kurbo, havanta kiel horizontalan akson faktoron regantan la emanon de elektronoj, ekz. temperaturo, tensio, aŭ hejtkurento de la katodo, kaj kiel vertikalan akson la katodan emanadon); [FIZIKO] karakteriza kurbo (kurbo, montranta la rilatojn inter iuj grandoj uzataj por la studado de maŝinoj kaj elektraj aparatoj); [FIZIKO] krado-anoda kurbo (kurbo, havanta la kradan tension kiel horizontalan akson kaj la anodan kurenton kiel vertikalan akson, dum la kondiĉoj de la ceteraj elektrodoj restas konstantaj); [FIZIKO] neŭtrala kurbo (pp magnetiga ciklokurbo; en diagramo, kies ordinato montras la magnetan fluksdenson B kaj kies absciso la kampintenson H, la kurba linio el la koordinata nulpunkto al la saturpunkto). [VIDU] linio, diagramo.
      trajektorio, orbito.

    RIM. Oni uzas la saman vorton, eĉ kiam oni skeme signas nur elektitajn punktojn de la evoluo kaj kunigas ilin per rektaj linioj: kurbo de temperaturo (de malsanulo); la kurbo de la vendoj, de la produktado, de la atestaj prezoj ktp.
  • kurbaĵo
    Io kurba: kurbaĵoj de branĉoj (Z).
  • kurbeco
    1. Eco de tio, kio estas kurba: la kurbeco de la tero; centro de kurbeco.
    1. [MATEMATIKO] Grando mezuranta, kiom devias kurbo de rekto: la kurbeco de cirklo estas konstanta.
      tordeco.
  • kurbigi
    Fari iun aŭ ion kurba: la aĝo kurbigas (B); kurbigi al iu la dorson; kurbigi ferstangon; li baris miajn vojojn, li kurbigis miajn vojetojn (X); la Eternulo restarigas la kurbigitojn (X).
    fleksi, klini.
  • kurbiĝi
    Iĝi kurba: la arboj kurbiĝis sub la fruktoj; kurbiĝu hoko laŭ postulo de l' loko (Z); mia venĝo devas kurbiĝi sub la jugon de la despotismo (Z); mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege (X).
    ŝrumpi.
  • kurbiĝo
    Kurba parto de io: kurbiĝo de vojo, de rivero; vojeto grimpis per multaj kurbiĝoj ĝis la supro de la monto.
    ĝirejo.
  • kurbiĝadi
    Daŭre aŭ ripete kurbiĝi: kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita (Z).
  • kurbiĝema
    Ofte kurbiĝanta: kurbiĝema serpento, vimeno, vojo; (f) kurbiĝema karaktero.
  • kurbilo = kurboŝablono.
  • senkurbigi
    Elrektigi.
  • nivelkurbo
    Kurbo, kiu, sur detala mapo, kunigas ĉiujn punktojn de unu sama altitudo.

    kurba


    Iel rilatitaj:

    arkx asimptotx astigmatx aĝx cimitarx cirklx formx krurx nazx