makulo

*makul/o

  1. Malpura aŭ difekta loko sur io: grasa, inka makulo; makulo en diamanto; oni metis makulon en mian kalkulon (Z); se al mia mano algluiĝis makulo (X); kontraŭmakula likvo.
  1. Natura kolora punkto: makuloj de la haŭto, de la felo; denaska, mongola makulo (de homa haŭto); makulhara hundo (Z); [ANATOMIO] la (flava) makulo (de la retino; macula (lutea)); [ASTRONOMIO] la sunaj makuloj (sunmakuloj); la granda ruĝa makulo de Jupitero.
    lentugo.
  1. (f) Malbona parto, difekta punkto: neniu sanktulo estas sen makulo (Z); tiu ĉapitro estas makulo en la verko; tio ĵetas makulon sur lian karakteron (Z); ĝi estas por mi makulo en la okulo (Z) (ĝeno, ofendeto; osto); homoj, kiuj estas [...] makuloj kaj hontindaĵoj (N).
  • makula
    Prezentanta makulo (j)n: makula vesto, ĉemizo; makula frukto; (f) se vi eĉ lavus vin per natro, via malvirto tamen restos makula antaŭ mi (X); inkmakula tempo (Z) (tempo de la presaĵoj).
  • makuli (tr)
    1. Fari makulojn sur, kovri per makuloj: makuli siajn manojn, ŝuojn.
    1. (f) Difekti la purecon, la reputacion: la tekston makulas tro da preseraroj; makuli ies honoron (Z); ŝuldo ne makulas (Z); se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas (Z); malamante eĉ la veston makulitan de la karno (N) (ĉion, kio koncernas la malpiulojn); makulita konscienco.
      infekti, kontaĝi.
  • makuleto
    Malgranda makulo: malnova ekzemplero, kun kelkaj makuletoj.
  • makulismo
    [BELARTOJ] Formo de abstraktismo, aperinta ĉ. 1950, uzanta ŝprucigon de kolormakuloj sur tolon, paperon ks.
  • senmakula
    1. Ne havanta materian makulon: senmakula antaŭtuko, poŝtuko, tablotuko.
    1. Ne havanta moralan difekton: senmakulaj moroj (Z); konscienco senmakula estas kuseno plej mola (Z); ne makulu la gloron de la patroj, kiu jam en la daŭro de 7 jarcentoj konserviĝis senmakula (Z); [KRISTANISMO] la senmakula koncipiteco (de la patrino de Jesuo).
  • senmakuligi
    Forigi la makulojn.
  • folimakulozo
    [BOTANIKO] Kategorio de plantmalsanoj, karakterizataj de la formiĝo de folimakuloj pro loka mortiĝo de histo: folimakulozoj ofte estas kaŭzataj de parazitaj fungoj.
  • sunmakuloj
    [ASTRONOMIO] Makuloj en la fotosfero de Suno, karakterizataj de tre intensa magneta kampo kaj relative malvarma temperaturo.

    makulo


    Iel rilatitaj:

    abstraktx albugx efelidx formx sangx