mieno

*mien/o

  1. Esprima aspekto de la vizaĝo kaj de la sinteno: gaja, severa, memfida, ruza mieno; li havas tian misteran mienon! (Z); rigardante la desegnaĵon kun mieno de kontentigita kompetentulo (Z); ŝi petis lin per la rigardo kaj la mieno, ke li foriru (Z); fiera mieno-kapo malplena (Z); elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno (Z); havi vinagron en la mieno (Z); ili faris mienojn, kvazaŭ ili laboras (Z); (f) la litero A havis fieran mienon (Z); vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas (Z); tie la bordoj de la rivero perdas sian ridantan mienon (Z). [VIDU] mienleganto, mienludo.
  1. [MEDICINO] Karakteriza aspekto de la vizaĝo en difinita malsano: la senesprima mieno de parkinsonuloj; adenoida mieno; hipokrata aŭ agonia mieno.
    fizionomio, ekstero, ŝajno, trajto, sintenado.
  • mieni (ntr)
    Havi mienon de, aspekti: mieni kiel malsanulo; kokete mieni; la internaciaj vortoj en E. mienas kaj elparoliĝas pli slave kaj germane ol latinide.
  • gravmiena
    Havanta gravan mienon: doktoro, kiu per sia gravmiena trotado sekvis [...] (Z); la cikonioj promenadis gravmiene (Z); kun troigita gravmieneco li alproksimiĝis (Z).
  • rigidmiena
    Severaspekta: la rigidmiena mastrino de la oficejo (Z).

    mieno


    Havi vinagron en la mieno.Kun mieno malĝoja, trista, afabla, grava, indiferenta stulta, gaja,kontenta, funebra, severa, ruza, taŭzita, tre ĝenita, veaspekta.Li faris mienon kvazaŭ li laborus.Mieni kiel malsanulo.Mieni mielon al iu.
    afabla.agrabla.aspekti.difektita.dornmiena.eleganta.esprimoplena, esprimiva.facio.feliĉi.fiera. fizika, korpa, psika.fiziognomiko.fizionomio.freŝa.gaja.gajmieni.grimacanta.ĝoja.kompleza.kvieta.la brovojn kuntiri.laca.lumiĝi.malafabliĝi.malgrasa.masko.moroziĝi.naiva.ombriĝi.paŭti.pupa.radii.roza.ruĝvanga.ruĝvizaĝa.sajno.serena.severa.simpatia.sinistra.sintenado.ŝvelaĉa.tenigo.terkolora vizaĝo.trajtoj.transfiguriĝi.trista, morna.vigla.vizaĝo.
    kapo. korpo.

    Iel rilatitaj:

    aspektx gajx kapx kontentx korpx kvietx ludx severx simpatix stultx vizaghx vizaĝx ĝentilx ĝenx