frunto

*frunt/o

  1. [ANATOMIO] (frons) Superokula parto de la vizaĝo inter la tempioj: sulkigi la frunton (B); dikaj gutoj da ŝvito fluadis de ŝia frunto (Z); ne iru okuloj super la frunton (Z) (ne tro alten celu); li trafis la Filiŝton en lian frunton (X); kiuj ne havas sur la frunto la sigelon de Dio (N).
  1. Tiu parto de la vizaĝo, rigardata kiel sidejo de la penso aŭ sento: havi grandan, inteligentan frunton; froti al si la frunton (serĉante ideon); frapi al si la frunton (trovinte ideon); tio estas skribita sur lia frunto; submeti la frunton (signe de humiliĝo); vi estas obstina, via frunto estas kupra (X); vi havas frunton de malĉastistino, vi ne plu volas honti (X); malĝoja seriozeco aperis sur lia frunto (Z).
  1. La supro de la antaŭa kapoparto de kelkaj bestoj: la frunto de ĉevalo; la stulteco kun taŭra frunto (de la filistroj, homoj kun antaŭjuĝoj ks).
  • frunta
    Rilata al la frunto: frunta vundo.
  • fruntosto
    [ANATOMIO] Osto formanta la antaŭan kaj supran parton de la kranio.

    frunto


    Faltiĝinta frunto.Fruntalo.Havi grandan, inteligentan frunton.Kruta frunto.Kuntiri, sulkigi, kunŝovi la brovojn.Lia frunto nubiĝas.Porti sur la frunto la signon, la stampon de io.Sulkigi la frunton.Tempia faltaro.
    korpo

    Iel rilatitaj:

    bregmx cingulx frontx inteligentx kapx korpx nazx ostx vizaĝx