anteno

  • [zoologio] Palpa, pli-malpli fadenforma organo, troviĝanta sur la kapo de artropodoj k.a. bestoj.
  • [ŝipoj] Longa k fleksebla stango, kiun oni fiksas al la mezo aŭ supro de masto, por teni triangulan velon.
  • [telekomunikoj] Metala drato aŭ drataro, kiu servas kiel malfermita oscilcirkvito, por ricevi aŭ el·sendi radiosignalojn: direkta, sendirekta anteno; jagia anteno (faskoĵeta anteno), radianta anteno; reflekta, senda, riceva anteno; surtegmenta anteno kolektiva; kadra, ombrela, prisma, ventumila anteno.
  • antena
    Rilata al anteno: antena reto (aro da pluraj antenoj, kiujn oni ekscitas samtempe, k kiu servas por emisii aŭ kolekti energion je difinita direkto): antena rezistanco (la rezistanco de oscil-cirkvito kun la sama frekvenco kiel la anteno, kiu, se influata per egala elektromova forto, estas trafluata per la egala kurento en stato de rezonanco).
  • antenuloj
    [zoologio] Subfilumo (Antennata) de artropodoj, al kiuj apartenas i.a. krustacoj k insektoj.
    elektrx , insektx ,

    Iel rilatitaj:

    aristx artropodx dratx elektrx insektx kapx mastx organx radix ricevx sendx stangx