kranio

*krani/o

  1. [ZOOLOGIO] Skeleto de la kapo de la vertebruloj, entenanta kaj ŝirmanta la cerbon, kaj plejofte konsistanta el ostosubstanco: fosilia kranio de mamuto.
  1. [ANATOMIO] (cranium) Tiu sama parto ĉe la homo: laŭ siaj komparaj longo kaj larĝo la kranioj ebligas dividi la homojn al long-, mez- kaj larĝ-kraniuloj; aŭtomobilo krevigis al li la kranion; kapoj diferencas, kranioj egalas (Z) (sk post morto); tiu ĉi kranio havis iam langon kaj ankaŭ povis kanti! (Z).
  1. (f) Kapo: mia propra kranio min doloras, kiam mi pri tio ĉi pensas (Z); ha, mia blanka kranio [...] iru en la tombon kun ĝojo! (Z); en ĉiu kranio regas aparta opinio (Z); granda kranio, sed interne nenio (Z).
  • krania
    Apartenanta al la kranio: krania haŭto (sur kiu kreskas la kapharoj); [ANATOMIO] kraniaj ostoj (8 paraj: temporaloj, parietostoj, malsupraj nazkonkoj, lakrimaloj, nazostoj, maksiloj, zigomoj, palatostoj; 7 neparaj: okcipitosto, sfenoido, fruntosto, etmoido, vomero, mandiblo, hioido); kraniaj nervoj.
  • kraniologio
    1. Frenologio.
    1. Antropologia fako pri la kraniojn.
  • kraniometrio
    Antropometria fako pri la mezuroj de kranioj.
  • senkraniuloj
    [ZOOLOGIO] Subfilumo (Acrania) de hordulo, ampleksanta animalojn fiŝosimilajn, sed sen spino kaj kranio.
  • larĝkraniulo
    [ANATOMIO] Homo, kun relative larĝforma kranio (cefala indico supera al 80). SIN. brakicefalo.
  • longkraniulo
    Homo kun relative longforma kranio (cefala indico malsupera al 75). SIN. dolikocefalo.
  • mezkraniulo
    Homo, kun mezproporcia kranio (cefala indico inter 75 kaj 80). SIN. mezocefalo.
  • postkranio
    Okcipito.

    kranio


    Iel rilatitaj:

    akrocefalx atlantx atroposx cerbx harx kapx korpx ostx skatolx vizaĝx