ĉapo

*ĉap/o

  1. ĉia kap· vestaĵo sen ĉirkaŭrando: ĉapo de maristo, de kuiristo, de ĉasisto; nokta ĉapo de fraŭlo (Z); banĉapo (el plasto); [HISTORIO] Frigia ĉapo (signo de liberiĝo de sklavo, portata de la francaj revoluciuloj en 1789); milita ĉapo de soldato; turka, zuava ĉapo; vaska ĉapo (bereto); ĉapo de bufono; ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo (Z); kia la kapo, tia la ĉapo (Z); pli kara kapo ol ĉapo (Z).
    bereto, ĉapelo, fezo, kasko, kaskedo, kepo, kufo, turbano.
  1. [TEKNIKOJ] Analogforma peco, per kiu oni fermas aŭ ŝirmas objekton aŭ parton de mekanismo: ĉapo de aŭtommobila rado, de fontoplumo, de botelo, de obuso, de alttensia izolilo (formanta konekton inter unu izolilo k alia apuda), de fotografa objektivo ks.
  1. [KOMPUTIKO] Gvida aŭ indika parto aldonita ĉe la komenco de teksto, komputila dosiero ks: ĉapo de retmesaĝo, de procedurdifino.
    kapo.
  • ĉapeto
    Malgranda ĉapo: ordinare malgranda ĉapeto sidis ie sur sia kapo (Z); la Ruĝa ĉapeto (SIN. Ruĝkufulineto), kiu estis formanĝita de la lupo.
  • radikĉapo
    [BOTANIKO] Kufo 3b.
  • vertoĉapo
    Ronda duonsfera ĉapeto, kovranta nur la verton, uzata de rabenoj, katolikaj pastroj k.a.
  • vizierĉapo
    Kaskedo.
    ĉapo

    ĉapo


    Iel rilatitaj:

    beretx fezx frigx kapx kaskedx kaskx kepx kufx revolucix sklavx turbanx vestx ĉapelx