kalva

kalv/a (4)

  1. Perdinta ĉiujn aŭ preskaŭ ĉiujn kapharojn, pro aĝo aŭ malsano: nejuna homo kun kalva kapo (Z).
    senhara.
  1. (f) Perdinta aŭ ne havanta vegetaĵaron: kalva monto.
    nuda.
  • kalvo
    Loko de la kapo, kie elfalis la haroj: se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus (Z).
  • kalveco
    Stato de iu kalva.
  • kalviĝi
    Iĝi kalva: kapo malsaĝa nek griziĝas nek kalviĝas (Z).
  • RIM. Z. uzis 'kalv' pri kapo tutrazita en signo de funebro aŭ pento: procesio de kalvaj kaj nudpiedaj monaĥoj (Z); ĉiuj kapoj estis kalvaj, ĉiuj barboj razitaj (Z); larĝigi sian kalvon (X).

    kalva


    Iel rilatitaj:

    harx kapx