nazo

*naz/o

  1. [ANATOMIO] Tiu parto de la homa vizaĝo, kiu elstaras inter la frunto kaj la okuloj kaj per kiu oni spiras: rekta, kurba, hoka, plata, kuspita nazo; ekbato de nazo aperigas sangon (X); tiel longe, kiel mia animo estas en mi kaj la spiro de Dio en mia nazo (X); ili detranĉos vian nazon kaj viajn orelojn (X); purigi al si la nazon; paroli tra la nazo (kvazaŭ kun ŝtopita nazo); havi ruĝan nazon; pinĉi al iu la nazon; neniam granda nazo fajnan vizaĝon difektis; vidi nur ĝis la pinto de sia nazo (Z) (f: esti ne kapabla ion antaŭvidi).
    rino.
  1. Tiu sama parto, rigardata kiel organo de la flarsento, kaj (f) kiel signo de sagaco, klarvideco: fidi la nazon de sia kuiristo; mi havas bonan nazon (Z) (mi suspektis ĝuste).
  1. (f) Tiu sama organo, rigardata kiel esprimilo de sentoj: foriri kun longa nazo (Z) (pro mistrafo, elreviĝo); teni la nazon supren (Z) (esti arogante fiera); kuntiri la nazon (pro malplaĉo).
  1. (f) Tiu sama organo, rigardata kiel la ĉefa parto de la vizaĝo kaj signo de la persono: rigardu la faktojn, kiuj sin trovas antaŭ via nazo (Z); sur mia nazo ne estas skribite, ĉu mi havas monon (Z); cervinon vi ĉasis sub nazo de l' caro! (G); montri sian nazon ĉe ĉiuj pordoj; ne ŝovu la nazon en fremdan vazon (Z) (ne enmiksu vin); konduki iun je la nazo (Z) (laŭ sia kaprico; fajfi).
  1. Tiu sama organo ĉe la bestoj: ĉashundo kun bona nazo; kiel ora ringo sur la nazo de porko (X) (malĝustaloke); nazo de ĉevalo.
    muzelo.
  1. Elstara parto de objekto, pli-malpli simila al nazo: nazo de plugilo, de kruco; nazo de ŝipo, de aviadilo.
    beko, faŭko, pruo.
  • naza
    1. Rilata al la nazo: naza regiono (regio nasalis), la nazaj kavoj, konkoj; la naza septo.
    1. Nazala: nazaj sonoj.
  • nazego
    Granda dika nazo de bestoj, (ironie) de homo.
  • *nazumo
    Okulvitroj, fiksitaj sur la nazo per pinĉa risorto.
  • nazlobo
    ĉiu el la du loboj, kiuj limas la nazotruojn.
  • nazosto
    [ANATOMIO] Para osto de la nazo.
  • naz(o)truo
    ĉiu el la du aperturoj de la nazo, tra kiuj oni spiras: la ruĝetaj nazotruoj de la arabaj ĉevaloj estis en senĉesa moviĝado (Z); el ĝiaj (Levjatanaj) nazotruoj eliras fumo (X); mi levis la malbonodoron de via tendaro en viajn nazotruojn (X); mi metis mian ringon en viajn nazotruojn (X); ĉesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj! (X).
  • aglonazo
    Havanta nazon kurban, similan al beko de aglo.
  • diknazulo
    Malsagaca, stulta homo: he vi, diknazulo! ĉifonon li prenis por grava homo! (Z).
  • platnazulo
    Homo kun denaske aŭ akcidente platigita nazo: neniu, kiu havas ian kriplaĵon, lamulo nek platnazulo (X).

    nazo


    Esprimoj


    Foriri kun longa nazo.
    Havi ruĝan, bonan nazon.
    Iri laŭ sia nazo.
    Kiu ne sentas sin nazmuka, ne viŝu la nazon.
    Konduki iun je la nazo.
    Kuntiri la nazon.
    Mukplena nazo.
    Mungi sian nazon.
    Naza(j) kavoj, sonoj.
    Nazo de plugilo, kruĉo, ŝipo, aviadilo.
    Ne montri eĉ ne la pinton de la nazo.
    Ne ŝovu la nazon enfremdan vazon.
    Platigi sian nazon sur la fenestra vitro.
    Ricevi nazofrapon.
    Sekvi sian nazon (agi laŭ instinkto).
    Sur mia nazo ne estas skribite, ĉu mi havas monon.
    Teni la nazon supren.
    Vidi nur ĝis la pinto de sia nazo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    aglonaza, diknazulo, naz(o)truo, naza, nazego, nazlobo, nazo, nazopezeco, nazosono, nazosto, nazparoli, nazpurigi, nazringo, naztruo, naztuko, nazumo, platnazulo

    El la malnova greka: ῥις/ῥινος ( nazo )

    rinanto
    rinencefalo
    antirino
    oto-rino-laringologo
    rinito
    rino
    rinoceredoj
    rinocero
    rinologio
    rinoplastio
    rinoskopio

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    alo
    beko
    faŭko
    lobo
    muko
    muzelo
    nazuo
    septo
    vibrisoj
    nazo...
    hoka
    kurba
    kuspita
    plata
    rekta
    ruĝa
    sagaca
    ŝtopita

    antaŭvidi
    flari
    odori
    senti
    spiri

    okuloj
    frunto
    kapo
    klarvideco
    korpo
    nazalo
    okulvitroj
    organo
    pruo
    vizaĝo

    Iel rilatitaj:

    agrikulturx alx antirinx aperturx bekx blovx encefalx faŭkx flarx fruntx hokx kapx korpx kurbx kuspx lobx malvarmumx mukx muzelx nazalx nazux odorx okulx organx platx prux rektx rinantx rinocerx rinx ruĝx sagacx sentx septx spirx trux vibrisx vidx vizaĝx voĉx ŝipx ŝtopx