nuko

*nuk/o

  1. [ANATOMIO] La malantaŭa parto de la kolo, ĉe homo kaj kelkaj bestoj: tordorompi la kapon de la birdo ĉe la nuko (Z); sur lia nuko sidas pli ol peruko (Z) (t.e. saĝo kaj sperto); ili turnas al mi la nukon, ne la vizaĝon (X); sur niajn nukojn kaj ŝultrolarĝojn ni metu kore la pezajn ŝarĝojn!; [MEDICINO] nukartrozo (artrozo de la nukaj vertebroj).
  1. Tiu parto, rigardata kiel simbolo de sendependeco, fiero: klini la nukon antaŭ iu; ili malmoligis sian nukon kaj ne volis aŭskulti (X); via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj (X); meti la piedon sur la nukon de la venkito.
  • nuka
    Apartenanta al, rilata al nuko: nukaj vertebroj.
  • malmolnuka
    [BIBLIO] Ribelema.

    nuko


    Iel rilatitaj:

    aksisx dekoltx kapx kolx korpx vizaĝx