balanci

  1. Movadi objekton per ritma onda movo, tiel ke ĝi alterne leviĝas k malleviĝas: knaboj, kiuj sin balancas sur tabulo (B); balancante la korpon de l' knabino sur la etenditaj brakoj, li levis la okulojn petege (B); la kantoro prenis la libron k, kvazaŭ ĝi estus infano, li balancis ĝin en siaj brakoj (Z); la pastroj balancadis la fumilojn (Z); vento balancas la branĉojn.
    luli, ŝanceli.
  1. Ritme movi membron aŭ kapon: ŝi nerve balancis la piedon; balanci la kapon laŭ la takto de la muziko (Z); (por esprimi senton aŭ volon) li jese (Z), reveme (Z) balancis la kapon; ili fajfas k balancas (moke) la kapon pri Jerusalem (X); sed kiam ili parolis pri belaj vestoj k ornamoj, ŝi balancadis (riproĉe) la kapon (Z).
    skui.
  • balancoj , balancado
    Movoj de io balancata: la floroj faris balancojn per la kapoj (Z), la plumoj de lia bireto moviĝadis pro la aristokrata balancado de la kapo (Z); balancado de la brakoj dum la marŝo.
  • balanciĝi
    Esti balancata: balanciĝi tien k reen (Z); la virineto de maro sidis sur la akvo k balanciĝis supren k malsupren (Z); la ŝipo balanciĝis sur la maro (Z); de ĉiuj flankoj flugis grandaj balanciĝantaj amasoj (Z) (da cikonioj); pesilo balanciĝas ĉirkaŭ la ekvilibra pozicio.
    danci, oscili, ŝvebi.
  • balanciĝo
    [teknikoj] Nereguligebla oscila movado laŭ trajektorio, kies grandeco restas proks. konstanta: balanciĝo de boato, kaleŝo, aviadilo.
  • balancilo
    1. [LUDOJ] Tabulo, metita sur ŝtipo aŭ subtenata per ŝnuroj, por balanciĝi.
      baskulo.
    1. Pendolo.
    1. Balanciero.

    balanci

    balanci


    Iel rilatitaj:

    balancierx baskulx dancx horloĝx kapx levx ludx lulx movx oscilx pendolx ritmx seĝx skux ŝancelx ŝvebx