vango

*vang/o

  1. [ANATOMIO] (bucca) ĉiu el la du flankaj partoj de la vizaĝo de la homo kaj de iuj vertebruloj, sub la okulo, inter la buŝo kaj la orelo: rondaj vangoj, sulkoplenaj vangoj; vango ĉe vango; larmoj ekfluis sur liaj vangoj (Z); ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango (Z); propran vangon neniu batas (Z); fari aplaŭdon sur la vangon (Z); al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian (N).
    makzelo.
  1. [TEKNIKOJ] ĉiu el la du flankaj kaj plataj partoj aŭ pecoj de aparato, maŝino: vango de hakilklingo, de lagrokuseno, de benko, de pulio, de afusto ks.
    flanĝo.
  • vanga
    Rilata al la vango: la vanga pometo.
  • vangego
    Dika, pendanta vango de iaj bestoj: vangegoj de porko, de bovo.
  • vangosto
    [ANATOMIO] Zigomo.
  • survango
    Vangofrapo.
  • pufvanga
    Havanta ŝvelajn vangojn: dekduo da pufvangaj infanaĉoj (Z).
  • sidvango (Z)
    Gluteo.
    pugo.

    vango


    Al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian.Mi volonte donus al mi vangofrapojn.Survangi iun, vangofrapi, fari aplaŭdon sur la vangon.Vangoj brulas post plorado, vangofrapo.vangoj kavetaj, kaviĝintaj, enfalintaj, pufaj, rondaj, sulkoplenaj.
    korpo

    Iel rilatitaj:

    barbx bukcinatorx harx kapx korpx vizaĝx