lito

*lit/o

  1. Meblo, uzata por kuŝe ripozi, dormi, seksumi: parada lito kun silkaj kurtenoj (Z); tuj ili eksaltis el la lito (Z); sur la pieda parto de la lito kuŝis infano (Z); kiu amas la liton, ne akiros profiton (Z); mi pretigis la liton, kaj tiu havos la plezuron! (Z); post ni (geamantoj) pro funda lit' (W); liten, ne militen! (estas preferinde amori, ol militi); duloka, ĝemela lito; litkadro, litkapo, litkuseno, litvesto.
    lekto, matraco, somiero, kuŝujo.
  1. Loko, kie kelkaj sovaĝaj bestoj, ekz. leporo, noktas subĉiele. SIN. kuŝejo.
  • litaĵo
    ĉio, kio servas por aranĝi liton (matraco, littukoj, kovrilo).
  • ellitiĝi
    Leviĝi el lito.
  • enlitiĝi
    Kuŝiĝi en lito.
  • dulita
    Entenanta du litojn: dulita ĉambro.
  • klaplito
    Lito kun metala, faldebla framo.
  • pajlolito
    Nekomforta kuŝejo, konsistanta ĉefe el pajlosako.
  • pendlito
    Hamako.
  • portlito
    Lito kun tegmento, kurtenoj kaj portostangoj, tiel ke ĝi povas esti portata de homoj aŭ bestoj.
    portseĝo, palankeno.
  • tabullito
    Militista aŭ malliberula lito, konsistanta nur el tabuloj: la soldatoj kuŝis sur la tabullito de sia gardista ĉambro (Z).
  • tendolito
    Lito por sportisto, tendumanto ks.
  • terlito
    Masonaĵo el nebakitaj brikoj, en kiun oni enkondukas fumon el forno por ĝin varmigi, kaj sur kiu oni dormas nokte kaj sidas tage en orientaj landoj.

    lito


    Esprimoj

    Alnajlita al la lito per la malsano.
    Kiu amas la liton, ne akiros profiton (Z).
    Li ne kuŝas sur lito el rozoj.
    Ŝi plektis al si liton el trunketoj de herboj (Z).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    dulita,ellitiĝi,enlitiĝi, klaplito ,lit(o) tuko ,litaĵo, litbenko , litcimo , litkadro , litkapo , litkorbo , litkovrilo , litlaŭso , litoŝranko , litpelvo , litpisado , litsako , litseĝo , littapiŝo , liturinado , litvagono , litvarmigilo , litvesto , litĉielo , pajlolito , pendlito , portlito , sofolito , tabullito , tendolito , terlito

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    alkovo
    baldakeno
    brancardo
    divano
    dormejo
    dormi
    dorsapogilo
    drapiraĵo
    hamako
    kanapo
    kliniko
    kojnumi la littukojn
    kurteno
    kuŝo
    lekto
    luli
    lulilo
    matraco
    murlita interspaco
    noktolumeto
    noktolampeto
    noktotablo
    pajlomatraco
    rulilo
    somiero
    somnolo
    sterni
    sterni la liton
    tapeto
    vekiĝi
    ĝemelaj litoj

    Ankaŭ vidu:

    domo , kuŝi . matraco . morti agonio

    Iel rilatitaj:

    agonix alkovx amorx apogx baldakenx benkx brankardx cimx divanx domx dormx drapirx hamakx kadrx kanapx kapx klapx klinikx kojnx korbx kovrx kurtenx kusenx kuŝx laŭsx lektx lulx matracx meblx mortx murx noktx pajlox palankenx pelvx pendx pisx portx ripozx rulx sakx seksumx seĝx sofx somierx somnolx sternx tabulx tapetx tapiŝx tendx terx tukx urinx vagonx varmx vekx vestx x ĉambrx ĉielx ĝemelx ŝrankx