skui

*sku/i (tr)

  1. Rapide, abrupte kaj ripete movi ion tien kaj reen aŭ supren kaj malsupren: skui olivarbon, tapiŝon, koktelon; skui ies manon (por vigle saluti); kiel terhundo skuas raton [...] ; skui akvan solvaĵon kun etero (por apartigi substancon); tenu 24 horojn, ofte skuante, filtru (Z); la ŝarĝaŭtoj skuas la tutan straton; skuata de malglata vojo; la deklivoj kaj montetoj disfalas, kvazaŭ skuitaj de tertremo (Z); (f) vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas (Z); per tio ŝi estis iom skuita el siaj revoj (Z).
    agio 3, svingi, ŝanceli.
  1. Movi de dekstre maldekstren plurajn fojojn: nee skui la kapon (Z) (
    balanci); skui la voston (pp ĝoja hundo).
  1. Forte tremigi: la febro lin skuis (Z); ebrieco skuas liajn fingrojn.
  1. (f) Forte kaj grave tuŝi, krude emocii: ne skuu mian animon (Z); la klereco fortigis en la koro la sentojn nur por tio, ke ĝi skuu ilin per plej kruelaj suferoj (Z); tiu novaĵo evidente lin skuis.
  1. (f) Malfortigi, malfirmigi: la krizo skuis la ekonomion de ĉiuj landoj; tio danĝere skuis lian krediton; per tiu legato lia kredo je Dio estis grave skuita.
  • sin skui
    Skui siajn membrojn: la malseka hundo sin skuis; mi saltas kaj skuas min, por ke la tintiloj sonoru (Z); skuu vin! (ekagu).
  • skuo
    Unu el tiaj rapidaj, abruptaj, diversdirektaj movoj: la unua skuo de la tertremo okazis je la dua kaj dektri minutoj; ricevi cerban skuon (komocion); marfunda skuo.
  • skuado
    Ripeta aŭ longa ago de tiu, kiu skuas: restos tie postrikoltaĵo, kiel ĉe la skuado de olivarbo (X); li ne povis mastri la skuadon de siaj manoj.
  • skuiĝi
    Iĝi skuata: la malgranda grajneto skuiĝas (en tintilo); la tero forte skuiĝis (Z); skuiĝi de ridego, de febro, de frosto.
  • deskui
    Deigi per skuado: deskui kokosojn (Z); li faris gestojn kvazaŭ li volus deskui de si al pendantajn gutojn (Z); se iu ne akceptos vin, tiam, forirante el tiu domo, deskuu la polvon de viaj piedoj (N); ĝi kaptu la randojn de la tero, ke la malpiuloj deskuiĝu el ĝi (X).
  • disskui
    Disigi per skuoj: de tempo al tempo venis puŝego, kvazaŭ io intencis disskui la domon (Z).
  • ekskuo
    Senvola spasma kuntiriĝo de muskoloj, kaŭzita de subita emocio: ekskuo de surprizo, de teruro; la ekskuoj de raviĝanta kvakero.
  • elskui
    Eligi per skuo (j): elskui ĵetkubojn el sia mankavo, cindron el la pipo.
  • forskui
    Rapide kaj krude skui, por forĵeti: forskuu de vi la polvon (X); kiu forskuas sian manon, por ne preni subaĉeton (X); (f) forskui la juĝon (f: sin liberigi); forskui de si iun penson, ĉagrenon (B), ĉiujn ambiciojn (B); mi iom post iom forskuis la unuajn impresojn de timo kaj malĝojo.
  • forskuiĝi
    Iĝi forskuita: forskuiĝas la folioj (Z).
  • neskuebla
    Tiel firma, ke ki ne povas esti skuata: neskuebla apogo, roko; (f) neskuebla fido; Miaj decidoj estas neskueblaj (X).
  • senskue
    Glate, sen skuoj: la veturilo ruliĝis senskue; la negoco senskue efektiviĝas.
  • cerboskuo
    Forta skuo, difektinta la regulan funkcion de la cerbo.
  • fruktoskuo
    Maniero akiri la fruktojn de arbo: post la fruktoskuo de olivarbo (X).
  • terskuo
    ĉiu el la pli-malpli fortaj seismaj movoj en tertremo.
  • vostskuanto
    Motacilo.

    skui



    miksi movi premi salti tiri traŭmato tremi turni

    Iel rilatitaj:

    agitx amortizx balancx baraktx bufrx jes kapx konsentx miksx movx premx saltx tirx traŭmatx tremx turnx