kasko

*kask/o

  1. Metala aŭ fortikleda kapŝirmilo por soldatoj, fajrestingistoj, ministoj ktp: Saul metis kupran kaskon sur lian (de Davido) kapon (X); skafandra kasko.
  1. Malpeza kapvesto el korko aŭ similaĵo, uzata en varmaj landoj kontraŭ la suno.
  1. Parto de diversaj aparatoj, destinita sidi sur ies kapo: kasko de frizisto (por fari konstantajn buklojn), de telefonisto (por teni la aŭskultilojn ĉe la oreloj); harsekiga kasko, vibriga kasko (en elektroterapio).
  • kaskoporta
    Havanta kaskon sur la kapo.
  • blukaskulo
    Soldato de trupoj sub komando de UN.
  • ferkasko
    Kasko el fero aŭ ŝtalo.
  • krestokasko
    Mezepoka kasko, kun kuspitaj randoj kaj akra kresto.
  • lankasko
    Lana kapvesto, kovranta la tutan kapon kaj la kolon, kun aperturo por la okuloj, nazo kaj buŝo, uzata en vintraj sportoj ks.
  • pintkasko (Z)
    Fera aŭ leda kasko, kun elstara pikilo supre.
  • sunkasko
    Kasko 2.

    kasko


    Iel rilatitaj:

    kapx portx ĉapx