facio

faci/o

  1. [ANATOMIO] (facies) La antaŭa parto de la kapo, ĉe homo kaj bestoj: la facio konsistas el la antaŭmalsupra regiono de la kapo; ĝia skeleto estas formita precipe de du neparaj ostoj, la mandiblo kaj la fruntosto, kaj de kvar paraj, la maksiloj kaj la zigomoj.
  1. [MEDICINO] Specifa aspekto de la vizaĝo en malsanoj.
  1. [GEOLOGIO] La tuto de la trajtoj, kiuj karakterizas la petrojn kaj formaciojn kaj el kiuj eblas konkludi pri la cirkonstancoj de ilia estiĝo: sablopetra, kalka, marna, transiga facio; mara, laga facio.
  1. [PRAHISTORIO] Tuto de la teknikaj kaj kulturaj apartaĵoj, kiujn kune havas samtempaj kuŝujoj.
  • facia
    Apartenanta al la facio: facia arterio, nervo; facia angulo (formita de du linioj ekde la nazbazo al la orelo kaj al la frunto).

    facio


    Iel rilatitaj:

    aĉeŭlex kapx vizaĝx ĉatelperonix