orelo

*orel/o

  1. [ANATOMIO] La organo de aŭdkapablo: ekstera, meza (
    timpano), interna (
    labirinto) orelo.
    oto.
  1. La ekstera parto de tiu organo (orela aŭriklo): kapti hundon je la oreloj (Z); la kulo enrampis en la orelon de la princo (Z); la ĉevalo akrigas la orelojn (Z); meti la manon tube (konke) al la orelo (G); ne estas bezone, ke oni tiru lin per orelo (Z); (f) streĉi la, orelon (Z) (ekatenti); klini la orelon al ies parolo (X); diri en ies orelon (Z) (sekrete); tra unu orelo eniras, tra la dua eliras (Z) (li ne atentas); (analoge) la orelo de kruĉo (anso).
  1. Tiu organo, rigardata kiel sidejo de la aŭdkapablo: havi bonan, malbonan orelon; malsata stomako orelon ne havas (Z) (ne aŭskultas argumentojn); la muro havas orelojn (Z) (iu subaŭskultas); io malagrabla al ies oreloj; tiu muziko tranĉas la orelon (Z); mevoj kaj cignoj tiom multe krias, ke la oreloj doloras (Z); kial vi tiel krias? Vi traboras al mi la orelojn (B); juĝanto devas havi du orelojn (Z) (aŭskulti egale ambaŭ juĝotojn); se tio venus al liaj oreloj (Z); prediku al la oreloj de Jerusalem (X).
  • orela
    Rilata al orelo: orela konko; buŝa (perbuŝa) kaj orela (per orela) literaturo (Z).
  • orelumo
    1. ŝirma vesto por la oreloj: ĉapon kun orelumoj laĉo supre ligas, bonvetere por levo, pluve por surtiro (G); orelumoj kontraŭ frosto.
    1. Telefona aŭskultilo.
  • orelhava
    Provizita per oreloj.
  • senorela
    [ZOOLOGIO] Ne havanta (eksterajn) orelojn.
  • longorela
    Havanta longajn orelojn: longorela hundeto, azeno (Z).
  • ursorelo
    [BOTANIKO] Aŭrikulo.
    aŭriklo.

    orelo


    Esprimoj


    Aŭskulti sub, malantaŭ la pordo, trans la muro.
    Dira en ies orelon (= sekrete).
    Esti surda je la dekstra orelo, kiel trunko, kiel puto.
    Glui sian orelon al la pordo, al la serurtruo.
    Havi malbonan orelon.
    Klini la orelon al ies parolo.
    La diablo furiozus, se io simila alvenus al liaj oreloj.
    La muro havas orelojn (= iu subaŭskultas).
    Meti la manon tube, konke al la orelo.
    Muta kaj surda de la naskiĝo.
    Ne kredi al siaj oreloj.
    Ne kredu at orelo, kredu al okulo.
    Orelo delikata, fajna (de muzikisto).
    Prediki al surduloj.
    Resti surda al ies peto.
    Ruĝiĝi ĝis la oreloj.
    Sciiĝi pri io el onidiroj.
    Senĉese gurdi ion en ies orelon.
    Streĉi la orelon.
    Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    longorela, nadlorelo, orela, orela tubo, orelfokoj, orelfungo, orelhava, orelo, orelringo, orelstrigo, orelumo, orelvakso, orelkonko, orelvulturo, senorela, ursorelo

    El la malnova greka ὁυς, ὡτος (orelo)

    aŭdienco , aŭditorio , aŭditoro , aŭriklo , aŭrikulo , aŭskulti , aŭrikulario , estetiko , estezo , miozoto , obei , orelo, otario , otido

    Parto de orelo

    amboso
    aŭda tubo
    aŭriklo
    ekstera akustika meato
    inkudo
    interna orelo
    kokleo
    labirinto
    lobo
    maleo
    martelo
    meza orelo
    miringo
    orelkonko
    petro
    piedingo
    stapedo
    stato-akustika nervo
    timpana kavo
    timpana membrano
    timpano
    tri aŭdaj ostetoj
    tubo de Eŭstakio

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    surda
    aŭdi
    aŭskulti
    misaŭdi
    kapo
    korpo
    muziko
    orifico
    otito
    oto-rino-laringologo
    radiofonio

    Iel rilatitaj:

    Eŭstakix ambosx atikx azenx aŭdiencx aŭditorix aŭditorx aŭdx aŭriklx aŭrikularix aŭrikulx aŭskultx cerumenx dirx estetikx estezx inkudx kapx koklex konkx korpx labirintx laringx lobx malex martelx miozotx miringx muzikx obex organx orificx otarix otidx otx petrx stapedx surdx timpanx trux vizaĝx