palpebro

*palpebr/o

  1. [ANATOMIO] ĉiu el la du (aŭ ĉe reptilioj kaj birdoj tri) moveblaj membranoj aŭ haŭtfaldoj, kiuj, proksimiĝante, kovras la okulglobojn: miaj palpebroj malleviĝis pro dormemeco (Z); ĉe la palpebroj de virino vi rekonos ŝian malĉastadon (Z); viole ŝminkitaj palpebroj.
  1. [BIBLIO] Okulo: viaj palpebroj direktiĝu rekte antaŭen (X).
  • palpebrito
    [MEDICINO] Inflamo de la palpebroj. SIN. blefarito.
  • *palpebrumi (ntr)
    1. Rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn: nek antaŭ la hakilo, nek antaŭ la tranĉilo ŝi eĉ palpebrumus, se li tion svingus antaŭ ŝiaj okuloj (Z).
    1. Fari tian okulmovon, por signi al iu ion, kion oni ne povas pli klare esprimi: li palpebrumis al la doktoro, ke li eliru kun li (B); mi palpebrumis kun la filino de komercisto (Z).
      okulumi.
  • palpebruma
    Rilata al palpebrum (ad)o: en palpebruma daŭro (tre rapide); palpebruma lumo (de lumturo, de aŭtomobilo ks;
    blinki).
  • palpebrumigi
    Instigi aŭ devigi al palpebrumo 1: la suno ne palpebrumigos min! (Z).
  • elpalpebrumi (tr)
    Eligi per palpebrumo: li elpalpebrumis al si la akvon el la okuloj (Z).

    palpebro


    Iel rilatitaj:

    blefaritx harx kapx korpx okulx vizaĝx