organo

organ/o

  1. [ANATOMIO] [BIOLOGIO] (pp plurĉela vivulo) Parto de la korpo, adaptiĝinta al specula vivofunkcio: la okulo estas la organo de vidado; fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo (Z); la digestaj organoj; organo konsistas el histoj.
    aparato, histo, sistemo.
  1. En maŝino, ĉiu ero destinita por plenumi specialan funkcion: la organoj de lokomotivo, de horloĝo; regorgano (regilo), aritmetika organo (aritmetikilo) de komputilo.
    aparato, ilo, instrumento, peco.
  1. Rimedo de komunikado, opiniesprimilo de partio, afero, sekto, ligo ks: por ke nia afero povu regule disvolviĝadi, estas bezonate, ke ĝi havu sian organon, per kiu la amikoj de tiu ĉi afero povus inter si interŝanĝi la pensojn (Z); 'Oficiala Organo' nepre devas esti afero komuna kaj publika (Z); la 'Germana E-isto' fariĝos baldaŭ potenca kaj grava organo de ĉiuj germanaj grupoj (Z); (f) tiu oratoro estis nur la organo de la reakciularo.
  1. Grupo de komisiitoj kaj oficistoj, kiu plenumas apartan taskon en la funkciado de ŝtato, partio ks.
  1. [MUZIKO] Ies voĉo, rilate al ĝia kvalito aŭ forto: la basulo havas belegan organon.
  • organa
    1. Rilata al organo: organa malsano, difekto; ili kredigas kvazaŭ lingvo estas objekto natura organa (Z).
    1. Posedanta organojn: viva organa kreitaĵo.
  • organeto
    [BIOLOGIO] En- aŭ sur-ĉela korpeto kun speciala funkcio, ĉirkaŭita (ekz. mitokondrio, kloroplasto, lizosomo) aŭ ne (ekz. centriolo, cilio) de membrano.
    plastido, -somo, nukleo.
  • celorgano
    [BIOLOGIO] Organo, kies funkciado estas regata de specifa hormono.
  • ĉeforgano
    [KOMPUTIKO] Parto de komputilo, kiu interpretas maŝinlingvajn instrukciojn, prilaboras datenojn kaj regas la funkciadon.
    procesoro, regilo.
  • neorgana
    Sendependa de organa difekto: neorgana afekcio.
  • sensorgano, sensorganeto
    Vd senso.
  • seksorgano
    Sekso 2.

    organo

    REVO: [organo]
    cerbo.pulmo.glando.lieno.utero.mjelo.hepato.reno.stomako.intesto.testiko.koro.sango.angio.galo.pleŭro.anatomio.
    anatomio. anatomo. biokemio. biologio. biologo. korpo. maŝino. operacio. organika rango. socio. tekniko.

    Iel rilatitaj:

    adventivx alantoidx anatomix anatomx antenx aparatx aritmetikx asemblex biokemix biologix biologx brankx burox cerbx kapx korpx korx langx lipx manx maŝinx nazx okulx operacix orelx organikx organizx ostx rangx seksx socix spirx teknikx