botelo

[KUIRARTO] longa vazo kun mallarĝa kolo, el vitro, metaloplasto: la ventro, la fundo de botelo; boteleto da siropo; militira botelo (ladbotelo); (analoge) lejdena botelo.
balono, flakono, karafo. [vidu] botel· kukurbo.
  • botelego
    [KUIRARTO] Vinbotelo, 1,5-litra, duoble pli granda ol normala: botelego da ĉampano.
  • botelujo
    Vimenplekta aŭ metala ujo por transporti botelojn.
  • enboteligi
    Fluigi (ekz. vinon) de barelo en botelojn.
  • transboteligi
    Verŝi de unu botelo en alian aŭ en karafon.
  • termobotelo
    Varmizola botelo, kun duoblaj parietoj, inter kiuj oni faris vakuon. SIN. varmobotelo 1.
  • gasbotelo
    Fortika metala botelego, entenanta kunpremitan gason, por mastruma, laboratoria aŭ industria uzado: gasbotelo por kampa kuiraparato.
  • gutboteleto
    Boteleto kun speciala kolo, por povi verŝi la likvon pogute.
  • ladbotelo
    Soldata aŭ sportista botelo el fera aŭ aluminia lado.
  • lavbotelo
    [KEMIO] Aparato, konsistanta el botelo k du tuboj, k uzata por tralikve purigi gasfluon je nedezirata konsistaĵo.
  • prembotelo
    Plasta botelo, kiu premate eligas likvon, uzata en laboratorioj.
  • suĉbotelo
    Botelo, kiun oni provizas per cicumo, por suĉigi infaneton.
  • ŝprucbotelo
    Dikvitra botelo fermita per valvo regata de levilo, por ŝprucigi likvon sub gaspremo.
  • varmobotelo
    1. Termobotelo.
    1. Kaŭĉuka ujo, entenanta varmegan akvon, por varmigi liton aŭ homon.
  • vinbotelo
    Botelo por vino.

    botelo


    Esprimoj

    Aĉeti vinon po dek boteloj.
    Glugli, kiel akvo eliranta el botelo.
    Malkorki botelon de ĉampano.
    Maŝino por aŭtomata korkado de la ĉampanboteloj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    botelego, botelkolo, botelkukurbo,botelo,botelujo, botelverda,enboteligi, gasbotelo, gutboteleto, ladbotelo, lavbotelo, prembotelo, suĉbotelo, termobotelo, transboteligi, varmobotelo, vinbotelo, ŝprucbotelo

    Parto de

    fundo
    kolo
    ventro

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    kaŭĉuka
    metala
    plasta
    vitra

    ujo
    balono
    flakono
    karafo
    termobotelo (varmobotelo)
    vazo

    Ankaŭ vidu:


    Iel rilatitaj:

    -uj Lejdenx amforx balonx botelx cicx flakonx fundx gasx gutx karafx kaŭĉukx kolx korkx kuirx kukurbx ladx lavx metalx plastx premx suĉx termx trans trinkx vakux varmx vazx ventrx verdx vinx vitrx ŝprucx