-uj

*-uj/


I- Sufikso , montranta aferon, destinitan enteni tion, kion esprimas la rad., kaj pli precize signifanta:
  1. Objekton, kiu entenas tute en si pli-malpli grandan kvanton da substanco aŭ da objektoj de difinita speco, montrataj de la rad.: cigarujo (Z) (skatoleto, en kiu oni tenas cigarojn); sukerujo, piprujo, salujo, supujo, paperujo (Z), monujo (Z), abelujo (Z).
    ing/, ej/.

RIM. 1 'uj' estas ankaŭ uzata post morfemo, signifanta procezon, por montri la vazon, kuvon aŭ keston, en kiu oni laŭdestine plenumas tiun procezon: fandujo (Z) (krisolo), knedujo, pistujo (Z); kolektujo (Z), rezervujo; la kuŝujo de la maro (X); kupra lavujo (Z); trinkujo por kameloj (X).
  1. Vegetaĵon, kiu donas la fruktojn aŭ florojn, montratajn de la rad.: pirujo, pomujo, rozujo (Z); ne ĉia fruktujo estas arbo (Z)

RIM. 2 Povas okazi konfuzo inter la sencoj 1 kaj 2 de tiu sufikso, kiun oni anstataŭigas en tia okazo per sinonimoj: kafkruĉo, kafarbo; tekruĉo, teskatolo, tearbeto; fruktokonservujo, fruktarbo.
  1. Landon, loĝatan de la homoj, montrataj de la rad.: Anglujo (Z), Francujo (Z), Rusujo (Z), Turkujo (Z); ne ĉiu Rusujano estas Ruso (Z); (f) Esperantujo (Z).

RIM. 3 La sufikso 'uj' estas uzata nur por kelkaj landoj, precipe de Eŭropo kaj Azio.
-i/.
RIM. 4 'ujo' diferencas de 'ejo'per tio, ke 'ujo' estas efektiva, materia, fizika objekto (meblo, kesto, sako ks), entenanta ion, dum 'ejo' estas loko, spaco, karakterizita de io konkreta aŭ abstrakta. Tamen 'uj' estas iufoje uzata, analoge al iuj landnomoj, por signifi la landparton regatan de oficisto, kontraste kun 'ej', kiu pli ĝuste montras la domon, destinitan al tiu persono: episkopujo kaj episkopejo, prefektujo kaj prefektejo, sed la ĝenerala uzado preferas la kunmetadon per '-land': duklando, episkoplando.
  • II- Memstara morfemo, uzata nur kun la signifo I de la sufikso:
  • ujo
    Vazo, kesto aŭ ia ajn objekto, destinita por plene enteni ion materian: samovaro estas rusa ujo, sed uzata ankaŭ ekster Rusujo.

    uj

    PMEG: [uj]

    antaŭmaĝaĵujo. buterujo. ĉokoladujo. fingrolavujo. fojnujo. hostiujo. incensujo. legomujo. manĝujo. monujo. mustardujo. oleujo. pendomonujo. piprujo. rafanetujo. salatujo. salujo. sanktakvujo. sukerujo. supujo. ujo. varmigujo. vinagrujo. violonujo.
    akvario. akvokruĉo. alkarazo. almozpelveto. alveolo. amforo. ampolo. angio. balono. banejo. barelo. baseno. bierkuvo. bokalo. bolilo. borso. botelo. bovlo. bureto. ciborio. ĉasosako. ĉelo. damiĵono. dorsosako. duansa korbego. dusako. felsako. flakono. flasko. florkesto. florkorbo. funelo. gainkorseto. gamelo. glaso. hanapo. hostivazo. incensbruligilo. incensilo. ĵaro. kafokruĉo. kafopoto. kaldrono. kaliko. kanopo. kapsulo. kaso. kasregistrilo. kesto. kofro. konko. kontenero. korbo. korneto. koverto. kovr'ilo. kratero. kripo. kruĉo. kuvo. kvestoskatolo. ladbotelo. leterskatolo. ludmono. marmito. matraso. metalglaso. mikspoto. naĝejo. oleumilo. ovingo. pako. parfumbruligilo. pasteĉoterpoto. pelvo. plado. plastbotelo. plen'a. pokalo. porcelanvazo. poŝtkesto. poto. rezervejo. sabrosako. sako. samovaro. selsako. sitelo. skatolo. skroto. soldatbotelo. spezsako. staltrogo. ŝipo. ŝnuro. ŝparkaseto. ŝparkaso. ŝranko. taro. taso. teko. tekruĉo. teleraro. telero. terkruĉo. tino. torako. tornistro. trogo. urno. vasko. vaskulo. vazo. ventro. veziko.
    fermi. kovri. malplenigi. paki. plen. plenigi. verŝi. volvi.
    apartamento botelo. domo. kuiri. meblo. ornami telero. varma.

    Iel rilatitaj:

    -ing ampolx aneroidx apartamentx barelx biletx botelx domx fermx fiŝx kasedx korbx kovertx kuirx kuvx lumx meblx ornamx pakx pokalx potx sakx skatolx tasx telerx varmx ŝrankx