brili

(ntr)
  1. Eligi vive helan lumon: brilas suno; urbo, kie la lumoj brilas kiel centoj da steloj (Z); la kandeloj lume brilis (Z); la fajro brilis ĉie, en la juveloj sur la blankaj brustoj (Z).
  1. Resendi vive helan lumon: brilas oro, blanka neĝo, glavoj (B); Helga, en silka vesto k brilanta de juveloj (Z); la brilantaj folioj k iliaj tremantaj ombroj (Z); ne ĉio brilanta estas diamanto (Z).
    flagri, fulmi, glimi.
  1. (f) Altiri la atenton per sia eleganteco, lukso aŭ sprito: se en la mondo neniu volus brili, ni multe pli bone vivus (Z); brilanta festo, societo, sukceso; nia financa situacio, kiu ne apartenas al la plej brilantaj (... ) (Z).
    flori.
  • *brilo
    1. Viva lumo, sendata aŭ resendata de io: Jerusalem estis prilumata de la brilo de la suno (Z); ĉe la brilo de la luno, de l' fajro; la flama brilo de liaj pupiloj (Z); ŝi pensis pri la brilo, kiun radiis la frunto de la mortinto (Z); (f) ni ne lasu nin trompi per la brilo de liaj vortoj.
    1. = helo.
  • brila
    Havanta brilon: brilaj torĉoj; brila okulparo (G); (f) brila festo, venko, elokventeco; brila art' raketas (K); en la salono ĉio estis brile pura (Z); brile glorigi iun (B).
  • brilaĵo
    1. Io havanta brilon.
    1. Ornamaĵo brila, sed ne multe· valora: teatraj brilaĵoj; la tuta brilaĵaro, kiun la virinoj tre volonte admiras (Z); de la filinoj de Cion (Li) forigos la orelringojn, la ĉenetojn, la brilaĵetojn k la bukojn (X).
  • brilegi
    Blindige brili.
  • brileti
    Malforte, momente aŭ dube brili: tra densa mallumo briletas la celo, [...] simila al stelo (Z); la virinoj, en siaj fantazie briletantaj vestoj (Z); (f) io profunde sentata briletis tra la petolaĵoj de ŝiaj vortoj (Z).
  • briligi
    Fari brila: briligi ŝuojn, meblojn.
  • ekbrili
    Subite k momente ĵeti brilon: ekbrilis la diamanto je ĉiu movo de ŝia mano.
  • *ekbrilo
    Subite k mallonge manifestiĝanta brilo: ekbriloj de fulmo (Z).
  • malbrila
    Tia, ke ĝi ne brilas: malbrila arĝento.
  • malbriligi
    [TEKNIKOJ] Prilabori vitron, por ke la trairanta lumo estu difuza: malbriligita ampolo de inkandeska lampo.
  • *rebrili
    Lume speguliĝi: la lumo malforte rebrilis de la bronzaj genuoj de Hator (B); la flamo de l' fajro rebrilis sur iliaj vizaĝoj (Z); steloj rebrilantaj en lago.
  • fulmobrilo
    La zigzaga brilo de la fulmo.
  • ŝanĝbrili
    Brili per brilo, kiu varias laŭ la direkto de la lumo aŭ la moviĝado de la prilumata objekto: ŝanĝbrilas muaro, benzintavolo sur akvo.
  • trembrili
    Brili per rapide intermitaj briloj, kiel la steloj.
    brili

    brili


    Esprimoj

    Brila aranĝo de la kongreso.
    Brila elokventeco.
    Brila teatra kritikisto.
    Brila venko.
    Brila, mirinda interpretistino de Ifigenia.
    Brilanta sukceso. Brile glorigi iun.
    Ĉe la brilo de la luno.
    Ĉerpi akvon per kribrilo.
    La flama brilo de liaj pupiloj.
    La luno arĝentis la tegmentojn, disĵetadis brilan kaj lumon.
    La politika situacio ne estas brila. La suno brilis sur lin tra inter la branĉoj.
    Lia okulo brilis per ekstazo.
    Lumturo kun intermitaj ekbriloj.
    Ne lasu vin trompi per la brilo de liaj vortoj.
    Neĝo brilas, glimas sub la suno.
    Okuloj brilaj (brila okulparo), klaraj, malklaraj, flamaj, ardaj.
    Partopreni en la brila, vigla diskuto.
    Pejzaĝo baniĝanta en la brilo de la suno.
    Steloj rebrilantaj en la lago.
    Ŝuojn smiri, ciri, poluri, briligi.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    brila,brilaĵo,brilegi,brileti,brili,briligi,brilledo,brilo,briloraĵo,brilpapero,brilpura,ekbrili,ekbrilo,fulmobrilo,malbrila,malbriligi,rebrili,trembrili,ŝanĝbrili

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    difuza
    eleganta
    hela
    inkandeska
    luksa
    sprita
    varma

    blindigi
    ciri
    fajri
    flagri
    flami
    flari
    flori
    fulmi
    glimi
    heli
    poluri

    brilianto
    diamamanto
    lumo
    ornamaĵo
    stelo
    suno
    ultraviolo

    malakra
    malhela

    Ankaŭ vidu:

    hela, juvelo, klara, lumo, suno

    Iel rilatitaj:

    Lunx Sunx akrx aluminix ampolx apoteozx arĝentx blindx bravurx briliantx cirx diamantx difuzx elegantx fajrx flagrx flamx flarx florx fulmx glimx helx inkandeskx juvelx klarx lampx luksx lumx modestx ornamx orx plankx polurx radix spegulx spritx stelx sukcesx valorx varmx veterx viglx violx ŝanĝx