frida

frid/a

Malvarma: frida kamero, frida nitado.
  • frido
    Malvarmo: mi perdis al vi fidon, kiu el sama buŝo blovas varmon kaj fridon (K). [VIDU] fridoterapio.
  • fridigi
    Malvarmigi tiel, ke la propraj ecoj konserviĝu: fridigita viando, fiŝo; fridiga vagono, likvo.
    kongeli.
  • fridigado
    Procedo de konservado de nutraĵoj en temperaturo inter 2° kaj 5°C.
    frostigado.
  • fridigilo
    Aparato por produkti konstantan malvarmon en fridujo.
  • fridujo
    ŝranko, provizita per fridigilo, kaj uzata por hejme konservi manĝaĵojn dum pluraj tagoj.
  • fridunuo
    [FIZIKO] Malnova unuo de forigita varmokvanto (kontraste kun kalorio); simbolo: fg.

    frida


    Iel rilatitaj:

    frostx glacix kuirx varmx ŝrankx