flagri

flagr/i (ntr) (3)

  1. Eligi tien kaj reen rapide moviĝantan lumon: la flamo de la kandelo flagradis en la aerblovo (Z); flagrantaj torĉoj (B); de tempo al tempo la flamo ekflagradis en la lanterno (Z); granda vento komencis flagrigi la lampojn; strioj de lumo, kvazaŭ flugiloj de ventmueliloj, flagris per senĉese rondirantaj fulmoj; (f) la pasioj, la ribelo flagras (ardas, bolas, eksplodas); ilia gajemo ne flagras kaj elŝprucas kiel okazas en sudlandoj.
  1. Intermite treme kaj skue brili: siajn vestojn malklare kaj flagrante lumigis la flamo de l' fajro (B); liaj okuloj larme ekflagris; ruĝe flagris erikejoj.
    scintili.
  1. Rapide tremi, skuiĝi en aero, flirti (pp malpezaj objektoj): flagoj flagris ĉe la fenestroj.
  • flagr (ad)o
    Fenomeno, estigata de io, kio flagr (ad)as: fulmoj trafendis la mallumon per terura flagrado; flagrado de la festaj flagetoj.
  • flagreti
    1. Eligi treman rapide moviĝantan lumeton: pale, malbrile flagretis kelkaj kandeloj; flagreto de estingiĝanta lampo.
    1. Intermite treme kaj skue brileti: tremanta luna lumo flagretas sur la lago.
    1. Malforte flirti, malpeze ŝvebi (pf): sur lia vizaĝo flagretis rideto. [VIDU] konflagracio.
  • deflagro, disflagro
    [KEMIO] Abrupta ekbrulo de substanco, kun rapida flamo sed sen eksplodo. [VIDU] konflagracio.

    flagrx


    Iel rilatitaj:

    brilx fajrx fulmx varmx