temperamento

temperament/o (1)

  1. Tuto de la funkciaj reagoj de individuo, karakterizata de la superrego de unu humoro aŭ de unu sistemo: sangvina, nervoza, kolerika, melankolia, limfata temperamento.
    idiosinkrazio.
  1. Fiziologia aŭ psikologia ecaro de individuo, de kiuj dependas ĝia reago al ekscitoj: brutala, inercia temperamento; tio estas en dependeco de la temperamento de mia patro, de la sango de mia patrino (Z).
    kompleksio, humoro.
  1. (f) Granda ekscitebleco: ŝi havas ja temperamenton! (B).
  • temperamenta
    1. Rilata al la temperamento: temperamenta difekto.
    1. (f) Havanta temperamenton 3: temperamenta junulo, italino.

    temperamento


    Iel rilatitaj:

    sangx varmx virx