tropiko

*tropik/o

  1. [GEOGRAFIO] ĉiu el la du latitudaj paraleloj, kiuj kuŝas je 23°27' norde (tropiko de la Kankro) kaj sude (tropiko de la Kaprikorno) de la ekvatoro.
  1. [ASTRONOMIO] ĉiu el la du respondaj cirkloj sur la ĉiela sfero, kie Suno ŝajne turnas sian iron, atinginte sian plej grandan deklinacion.
  • tropikoj = tropiklandoj.
  • tropika
    1. Rilata al la geografie aŭ astronomie tropiko.
    1. Rilata al la landoj: tropikaj plantoj, malsanoj; tropika flaŭro, faŭno, varmo.
  • tropiklando
    Unu el la landoj, kuŝantaj inter la tropikoj.
  • intertropika
    Troviĝanta inter la du tropikoj: la intertropika zono, klimato.

    tropiko


    Iel rilatitaj:

    amomx astronomix cirklx jarx latitudx meteologix rizx varmx