asbesto

[geologio] [teknikoj] Fibra mineralo, var. de kelkaj amfiboloj aŭ serpentenoj, uzata por teksi fajrimunan ŝtofon k, pasintece, en konstruarto, sub formo de interplektaĵo el fibroj varmizola ĉar aeroriĉa: asbesto amfibola, serpentena (
krizotilo); asbesta cemento.
  • asbestozo
    [medicino] Afekcio, kiun kaŭzas enspirado de asbestaj fibroj, k karakterizata de dikiĝo de la pulmoj rezulte de troa kresko de fibra histo inter la alveoloj: asbestozo povas konduki al diversaj kanceroj de la pulmoj.
    pneŭmonkoniozo.

    Iel rilatitaj:

    aktinolitx amfibolx amiantx fajrx kancerx koniozx krizotilx mineralx pneŭmonx varmx