klimato

*klimat/o

  1. Tuto de la veteraj kondiĉoj en difinita regiono, rigardataj el la vidpunkto de la tie vivantaj estaĵoj kaj precipe de la homo: modera, salubra klimato; tio estas la klimato, kiu plej bone al mi plaĉas (Z); regiona klimato.
  1. Tuto de la fizikaj kondiĉoj de difinita ejo, domo aŭ ĉambro, same rigardataj: artefarita klimato; (f) la politika klimato de Eŭropo.
  • klimata
    Rilata al la klimato: klimata stacio, kuracloko.
  • klimatizi
    Provizi ejon per la fizikaj kondiĉoj (temperaturo, humideco ktp), necesaj por teni la tie troviĝantajn estaĵojn en pli higiena, labortaŭga situacio: klimatizi oficejojn de fabriko, ĉambrojn de muzeo; klimatizita kinejo.
  • klimatizilo
    Ekipaĵo en ejo, aŭto, aŭtobuso ks por ene teni agrablan klimaton.
  • klimatologo
    Fakulo pri klimatologio.
  • klimatologio
    Scienco pri la priskribo, eksplikado kaj klasifikado de la klimatoj, kaj pri ilia efiko sur la organismo.
  • klimatoterapio
    Apliko al la kuracado de la diversklimataj efikoj sur la homa korpo.
  • alklimatigi
    Kutimigi al difinita klimato: alklimatigi tropikan planton en Eŭropo; alklimatiga parko por ekzotaj bestoj.
  • alklimatiĝi
    Alkutimiĝi al nova klimato: la rangiferoj ne povis alklimatiĝi en sudaj stepoj.
  • bioklimatologio
    Scienco pri la mezo- kaj mikro-klimato de la vivmedioj.
  • mezoklimato
    Klimataj karakterizaĵoj de limigita spaco (kelkajn km diametra kaj 100-200 m alta).
  • mikroklimato
    Klimataj karakterizaĵoj de tre limigita spaco (malpli ol 10 m diametra).

    klimatx


    Iel rilatitaj:

    aerx aklimatiizx aklimatizx aridx domx ekologix meteologix muzex varmx veterx