estingi

*esting/i (tr)

  1. ĉesigi bruladon: estingi fajron, brulegon; ili volas estingi mian karbon (X); mi tion ekbruligis tiel, ke oni ne povas estingi (X).
  1. ĉesigi lumadon: estingi lumon, kandelon; estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon (Z); meĉon senfajrigantan li ne estingos (X).
  1. (f) ĉesigi k kvietigi la ardon aŭ eksciton: estingi soifon, deziron; granda akvo ne povas estingi la amon (X); rigardo duone estingita (Z); (analoge) pekon pardono estingas (Z); kiu ŝuldojn estingas, tiu riĉecon atingas (Z); estingi ies vivon, tutan genton.
    sufoki, forviŝi.
  1. [TEKNIKOJ] [KEMIO] Miksi (kalkon) kun akvo: per aldono de akvo al CaO oni estingas ĝin ĝis Ca(OH)2; estingita (SIN. velka), neestingita (SIN. vigla) kalko.
  1. ĉesigi funkciadon.
  • esting (ad)o
    Ago de estinganto: malpermesate plu babili post la estingo de la lampoj; estingado de la fajreroj.
  • estingiĝi
    Iĝi estingita:
    1. eniri en Gehenon, kie la fajro ne estingiĝas (N);
    1. donu al ni el via oleo, ĉar niaj lampoj estingiĝas (N); ties lumilo estingiĝos meze de mallumo (X); la roza brilo estingiĝis sur la maro (Z);
    1. ekflamis mia kolero k ne estingiĝos (X); lia memkonfido estingiĝis (B); ĉiutage estingiĝas multe da homaj vivoj (Z); estingiĝanta voĉo, rigardo; estingiĝis lia tuta familio.
      morti, pasi, velki, elvaporiĝi, foriĝi, forviŝiĝi, neniiĝi.
  • estingilo
    1. Konusforma ilo, por estingi kandelon.
    1. Aparato, ŝpruciganta specialan substancon, por estingi komenciĝantajn fajrojn.
  • neestingebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin estingi: la neestingebla fajro (N); vivo multege pli garantiita k neestingebla (Z).
  • blovestingi
    Estingi per blovo: blovestingi kandelon.
  • fajrestinga
    Servanta por estingi, fajron: li elveturis kun la fajrestinga tubo (Z).
  • fajrestingisto
    Ano de aparta brigado, kies rolo estas estingi la incendiojn.
    fajrobrigado.
  • voĉestingo
    Malapero de la voĉa funkcio; parezo de la voĉkordoj.


    ardo. blovestingi. bruli. dormosignalo, noktoelirmalpermeso. fajro. forigi. forvisigi. morti. neniigi. obtuzigi. pasi. silenti. sufoki. velki, langvori, malvigli, malaktivi.
    blovi. ĉesi. fajro.

    Iel rilatitaj:

    aperx blovx fajrx finx varmx ĉesx