kameno

*kamen/o

  1. Parto de ĉambro tiel masonita, ke oni povas tie bruligi fajron sen danĝero de incendio aŭ asfiksio: la kastelaj kamenoj estas ofte ornamitaj per skulptaĵoj; la fratin' sidis antaŭ la kameno (Z); faru fajron sur la kameno (Z); fumnigrigita profundo de malplena kameno (Z); du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno neniam vivas sen reciproka malbeno (Z).
  1. Tia sama masonaĵo, interne de kiu oni adaptas fornon, stovon ks: brika, kahela, marmora kameno. [VIDU] kamenbreto, kamenkapuĉo, kamentubo, kamentubisto.
  • kamena
    Rilata al kameno: la rozkolora kamena rebrilo (Z); la angulo kamena (Z) (ĉiu el la du flankoj de kameno).
  • kameneto
    Malgranda kameno: en eleganta kameneto ĉirkaŭita de fera kradaĵo ardis karboj (Z).

    kameno


    kameno, kiu tiras malbone.
    aerklapo.aersuĉo.aertiro.balgo.blovilo.cindro.dukto.ekrano.estingi.fajrejo.fajro.fajrohundo.fajropikilo.fajroprenilo.fajroprotektilo.fajrostango.fajroŝirmilo.fajrujo.fendro.flankpanelo.flankstaraĵo.forno.fulgo.fulgoskrapilo.fumo.fumosorba.fumtubo.graplo.hejti.kamenhorloĝo.kamenkadro.kamenkapuĉo.kameno apogita, elstara, angula.kamenpurigi.kamensepto.kamenskrapisto.konzolo.krado.kuiri.laŭventa fumtubo.noĉostango.reaktivi la fajron.senfulgigi.soklo.stimulstango.ŝovelilo.ŝovfenestro.ŝovpordo.tubo.tubobroso, kamenbroso.varmtruo.ventolaperturo.
    domo. fajro. forno. hejti. karbo. varma.

    Eble rilatitaj:

    cindrx, horloĝx, ŝovelx, tubx,