degeli

*degel/i (ntr)

Likviĝi de la varmo, fandiĝi (pp glacio): sur altaj montoj la neĝo neniam degelas (B); (sensubjekte) surmetu botojn, ĉar degelas.
  • degelo
    1. Stato de tio, kio degelas: la vojoj estas baritaj pro la degelo; printempa riveraltiĝo, kaŭzita de degelo.
    1. Pli varma vetero post frosto: dum degelo koto kovras la stratojn (B); (f) ni esperas ian degelon en la internaciaj rilatoj.
  • degelaĵo
    Kota neĝo likviĝanta.
  • degeligi
    Fari, ke io degelu: (f) degeligi (blokitan) konton, (frostintajn) kreditojn.
    degelx

    degelx


    Eble rilatitaj:

    pluvx,