fenestro

*fenestr/o

  1. Regulforma aperturo en dommuro, por enlasi lumon kaj eventuale aeron, ordinare konsiderata kune kun la kadro kaj la fermaĵo: li faris en la domo fenestrojn fermeblajn kaj kovreblajn (X); la vitroj de la fenestroj estis el korno aŭ el bestaj vezikoj, ĉar la posedado de vitro estis tro multekosta (Z); la fenestro longe estis nefermita (Z); mi rigardis tra fenestro de mia domo (X); ili grimpas tra la fenestroj, kiel ŝtelisto (X); sur la fenestro (fenestrobreto) kuŝas krajono (Z); la fenestro estas amata loko de niaj birdoj (Z).
  1. [ARKITEKTURO] Tia aperturo, konsiderata laŭ la formo aŭ la fermrimedo: ronda, unuklapa, duklapa fenestro; angla fenestro (fermiĝanta per vertikala ŝovo de vitroframo); blinda fenestro (falsa); franca fenestro (pordofenestro); krada fenestro (Z) (kun ekstera fera krado).
    bovokulo, luko. [VIDU] ŝproso.
  1. [ŜIPOJ] Simila aperturo en muro de ŝipo, por enlasi lumon kaj aeron en kajuton.
  1. [GEOLOGIO] Erozidevena aperturo en puŝtegaĵo, tra kiu videblas la aŭtoktonaj terenoj.
  1. [KOMPUTIKO] Ortangula, ofte movebla regiono sur komputila ekrano, en kiu apartaj informoj estas montrataj: pligrandigi fenestron; la fenestrosistemo (X).
  • fenestra
    Rilata al fenestro: fenestra kadro (Z), kovrilo (Z), vitro (Z); kradfenestraj malliberejoj (Z); senfenestra ĉambro.
  • fenestreto
    1. Malgranda fenestro: tegmenta fenestreto.
    1. Giĉeto.
  • fenestrumo
    Ligna tabulo aŭ metala plato, provizita per ĉarnirojkardinoj, turnebla, faldebla aŭ disigebla, lokita interne aŭ ekstere de la fenestra vitraĵo, por ŝirmi kontraŭ lumo aŭ ŝtelistoj: li saltis el lito, puŝis la fenestrumojn, ke krakis ĉarniroj (G); tabuleta, volvebla fenestrumo.
    ĵaluzio, ŝutro, fenestrobreto, fenestrofiksilo, fenestroframo, fenestroklapo, fenestropordo.
  • interfenestro
    Trumo.
  • trafenestrigi
    ĵeti iun tra fenestro: la Praga trafenestrigo (1618).
  • baskulfenestro
    Fenestro, malfermiĝanta ĉirkaŭ pivotoj fiksitaj en la mezo de la klapoflankoj.
  • klapfenestro
    Tegmenta oblikva fenestro, artikigita je la supra klapoflanko.
  • korbelfenestro
    Fenestro elstaranta el la domfasado. SIN. orielo.
  • montrofenestro
    Butika elmetejo.

    fenestro


    esprimoj

    blovi sian spiraĵon sur la fenestran vitron.
    en la fenestraj vitroj la suno serene speguliĝis (z).
    fenestraj ekspozicioj de la magazenoj (z).
    iu ĵetis ŝtonon tra la fenestro (z).
    komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo k fenestroj (z).
    la fenestro restis orfa je siaj vitroj.
    pasu do tra la fenestro, se la pordo estas fermita!.
    pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro (z).
    platigi sian nazon sur la fenestra vitro (b).

    kelkaj kunmetaĵoj

    baskulfenestro ,fenestra, ,fenestreto,fenestro, fenestrobreto , fenestrofermilo , fenestrofiksilo , fenestroframo , fenestroklapo , fenestrokovrilo , fenestrokruco , fenestroniĉo , fenestropordo ,fenestrumo,interfenestro, klapfenestro , korbelfenestro , montrofenestro , trafenestrigi

    Parto de

    arko
    framo
    kadro
    parapeto
    sojlo
    trumo
    vitro
    vitrokadro
    fermostango
    ŝpalo
    ŝproso

    vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    angla
    blinda
    duklapa
    franca
    ronda
    unuklapa

    aperturo
    balkono
    bovokulo
    embrazuro
    ferkurteno
    giĉeto
    gvatluketo
    kelluko
    krenelo
    kurteno
    latkurteno
    luko
    mansarda luko
    persieno
    rozvitralo
    rulkurteno
    vazistaso
    vitralo
    ĵaluzio
    ŝutotruo
    ŝutro (kovrilo)

    ankaŭ vidu:

    domo hejmo hejti loĝi pordo urbo

    eble rilatitaj:

    lum , mebl , montr , vagon ,

    Iel rilatitaj:

    aerx anglx aperturx arkx balkonx baskulx blindx bretx domx ekranx embrazurx espanjoletx fermx fiksx framx francx giĉetx hejmx hejtx kadrx kardinx klapx korbelx kovrx kradx krenelx krucx kurtenx loĝx lukx lumx mansardx meblx montrx murx niĉx okulx orielx parapetx persienx pordx rondx sojlx stangx tra trumx trux urbx vagonx varmx vazistasx vitralx vitrx ĉarnirx ĝardenx ĵaluzix ŝpalx ŝprosx ŝutrx