eksciti

*ekscit/i (tr)

  1. [BIOLOGIO] Estigi reagon de ĉelo, histo, organo per stimulo: nervoĉelo ekscitita per elektra kurento reagas per nerva impulso.
  1. Fari tre intensa la funkcion de korpa organo aŭ senso: eksciti la nervojn (B); kurado ekscitas la koron; eksciti la apetiton, la soifon; oni trinkis kelke da glasoj, ne tiom multe por tro eksciti la kapon (Z); pro la ekscitanta prepariĝo al la kongreso, mi devis denove komenci la fumadon (Z).
    iriti, stimuli, vigligi.
  1. Fari eksterkutime forta ian movon de la animo: eksciti ies fervoron, atenton, scivolemon (B), koleron (X), envion; ni devas eksciti la interesiĝon de la tuta urbo (Z); la Izraelidoj ekscitis sian kuraĝon k denove komencis batalon (X). (analoge): Vi ekscitis min kontraŭ li, por pereigi lin (X).
    akceli, instigi. [VIDU] fajro.
  1. Kaŭzi vivan agadon de io aŭ iu: eksciti la fajron (Z); ni ne sufiĉe batalas kontraŭ la indiferenteco k ekscitas la publikon (Z).
  1. [FIZIKO] Aktivigi: eksciti osciladon, magnetismon; eksciti dinamon, sifonon, kemian reakcion; ekscitita kvantumstato.
  • ekscito
    1. Ago eksciti.
    1. = eksciteco: Moor eniras en sovaĝa ekscito (Z).
    1. [ELEKTRO] Produktado de magneta kampo en elektra aparato, ekz. en dinamo, elektra motoro aŭ laŭtparolilo.
  • aparta ekscito
    [ELEKTRO] Ekscito de kampomagnetoj per fonto de aparta kontinua kurento.
  • impulsa ekscito
    [ELEKTRO] [TELEKOMUNIKOJ] Estigo de osciloj en agordita oscilcirkvito je la natura propra frekvenco de la cirkvito per subitaj impulsoj, donitaj de ekstere.
  • kompunda ekscito
    [ELEKTRO] Ekscito de generatoro aŭ motoro, kiu funkcias pere de volvaĵoj, konektitaj parte paralele k parte serie.
  • ekscita
    Rilata al ekscito: ekscita ekzerco; ekscita bobeno.
  • ekscitaĵo
    Tio, kio ekscitas: la kuracisto ordonis al li eviti ĉiujn ekscitaĵojn.
  • ekscitebla
    Tia, ke oni povas ĝin eksciti: ekscitebla karaktero, cirkvito.
  • eksciteblo
    Propreco de iu, io ekscitebla: la eksciteblo de nervo, de muskolo.
  • ekscitebleco
    Psikologia karakterizaĵo de iu, kiu facile ekscitigas.
    temperamento 3.
  • eksciteco
    Stato de tiu aŭ tio, kiu estas ekscitita: ĉarma tono de ĝoja eksciteco regis en la domo; granda konfuzo k eksciteco skuis la tutan urbon.
  • *ekscitiĝi
    Iĝi ekscitita: li estas tre ekkolerema, k ekscitiĝas ĉe la plej malgranda bagatelo (Z); li ekscitiĝas kiel bolanta lakto (Z); la senkulpulo ekscitiĝos kontraŭ la hipokritulo (X); esti en plena ekscitiĝo, en multe da ekscitiĝo (Z).
  • ekscitilo
    1. Ekscita dinamo.
    1. [MEDICINO] Io, kio ekscitas la organismon.
  • ekscitmaŝino
    [ELEKTRO] Helpa generatoro, destinita produkti apartan ekscitan kurenton.
  • bloveksciti
    Eksciti blovante: vizaĝo ruĝigita de la blovekscitado de la fajro (Z).
  • korekscita
    La koron ekscitanta: niaj kongresoj per sia, soleneco k ĉarmeco fariĝu korekscita religia centro (Z).
  • memekscito
    [ELEKTRO] Ekscito de dinamo aŭ generatoro per la kurento, produktata de la maŝino mem.

    ekscitx


    Iel rilatitaj:

    afrodizix agitx akrx bolx ciklotimix elektrx manĝx varmx