pako

pak/o

Aro da objektoj, kunligitaj aŭ kunaranĝitaj por esti protektataj aŭ pli facile transporteblaj: pli kostas la sako ol la tuta pako (Z) ( [VIDU] kandelo); ŝipanaro okupita je elŝarĝado de kestoj, pakoj kaj bareloj (Z).
  • *paki (tr)
    1. Kunaranĝi plej malvaste iajn objektojn, aŭ ilin ligante per ŝnuro, aŭ envolvante en paperon aŭ ŝtofon, aŭ enŝovante en sakon, aŭ enpremante en kofron aŭ valizon, aŭ ordigante en keston: li pakis sian havaĵon (Z); mi pakis ĉiujn miajn pupojn en la lignan keston (Z); rapide ĉion paku! (Z); la komercaĵoj devas esti pakataj (Z); ili estas tiel lerte pakitaj unuj sur la aliaj, ke [...] (Z); jam prete pakitaj estas ĉiuj sakoj (Z); (f) li estis pakita kun ok aliaj personoj en la interno de poŝta kaleŝo (Z).
    1. [KOMPUTIKO] Kunmeti dosierojn per pakilo.
  • pakado
    Ago de tiu, kiu pakas.
  • *pakaĵo
    Tuto de la pakoj, kiujn oni portas kun si ĉe vojago aŭ kiujn oni ekspedas per publika transportilo: kiam mi veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo (Z); ili havis ĉe si vojaĝan pakaĵon (Z); (pf) forportu vian pakaĵon kaj havaĵon (Z) (definitive foriru).
  • paketo
    Malgranda pako, ofte kun difinita, regula formo: (poŝtaj) paketoj (Z); la cenzuro retenis la tutan paketon (Z); mi dissigelis la paketon (Z); paketo de cigaredoj; paketo da tabako, da bombonoj (la enhavo de paketo).
    karneto, skatolo.
  • pakiĝi
    Iĝi dense premita, (kvazaŭ) en pako: ni pakiĝis en la vagonaro; la karbograjnetoj de la mikrofono finfine pakiĝis; atomoj en plej densa pakiĝo.
  • pakilo
    [KOMPUTIKO] Komputila programo por kunmeti plurajn dosierojn en unu dosieron, ofte densigante ilin samtempe.
    densigilo.
  • pakisto
    Laboristo, kiu metie zorgas pri pakado de rompeblaj objektoj.
  • pakumo
    Kovraĵo de pako: pakuma materialo, tolo, gudropapero.
  • elpaki
    Malfari pakon, por tiri el ĝi la objektojn: li delikate elpakis la statueton; la botelo estis elpakita (Z).
  • enpaki
    Paki: la filino de la peltisto ĉion enpakis (Z).
  • kunpaki
    Kunigi en pakon diversajn erojn: kunpakitaj estas la malbonagoj de Efraim (X).
  • nepakite, senpake
    (pp varoj) Tia, ke neniu pakumo ĝin entenas: vendi rizon senpake. [VIDU] loza.
  • ondopaketo
    [FIZIKO] Kombinaĵo de ebenaj ondoj, kiu estas pli-malpli lokumita en la spaco.

    pako


    Fervoja avizo, pri alveninta pakaĵo. kunaranĝi. kunligi. Ni pakiĝis en la vagonaro (dense premitaj kiel sardeioj en barelo). ordigi. pakaĵo. pakaĵportilo. pako : kune ĉirkaŭvolvitaj aĵoj (por pli facila portado, aŭ por ke ili ne disfalu); paki: fari pako(j)n; enpaki (aĵojn en valizo). Ŝnuri paketon. ŝnuro : kuntorditaj fadenoj, uzataj por ligi, tiri, fari pakojn.; ŝnuri: ligi per ŝnuro.
    bagaĝo poŝto. uj. varo. sako

    Iel rilatitaj:

    -uj adresx afrankx bagaĝx densx fingrx poŝtx sakx valizx varx