krom

*krom


I- Prepozicio (uzebla ankaŭ kun infinitivo), signifanta, ke oni metas aparte la sekvantan ideon, ke oni ne konsideras ĝin,
  1. ĉu pro tio, ke ĝi prezentas escepton (se ne kalkuli): ne estas Dio krom Mi (X); la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj (Z); vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn (Z); mi diras al vi nenion alian krom plej pura vero (Z) (ol plej puran veron); kiel internacia ne povas esti elektita ia alia lingvo krom arta; ĉiun homon, kiu petis ion de ia dio aŭ homo krom vi, oni ĵetu en kavon de leonoj (X); ĉu ne ekzistas alia bono por la homo krom manĝi kaj trinki? (Z); mi nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon (Z); krom tio, ke [...] .
    ol, ekster;
  1. ĉu pro tio, ke ĝi tute nature jam apartenas al la diritaĵo (se ne forgesi): krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj (Z); per pruntedono ofte oni perdas, krom sia havo, ankaŭ la amikon (Z); krom la praktika flanko la E-ismo havas ankaŭ alian flankon idean (Z).

RIM: En okazo de dubo, oni povas ĉiam akcenti la duan signifon per 'ankaŭ', aŭ precizigi la unuan per la uzo de 'escepte de'.
  • II- Morfemo, memstare uzata en senco 2:
  • kroma
    Plia: la 15 partoprenantoj kaj 30 kromaj ŝtatoj subskribis la kontrakton.
  • krome
    Adv. signifanta 'krom tio': la pli juna filino, kiu estis tre bona kaj honesta, havis krome unu el la plej belaj vizaĝoj, kiujn oni povis trovi (Z).
  • III- Samsignifa pref.: kromfolio, krompersono, kromseĝo, kromvirino ktp.

    PMEG: [krom]



    Iel rilatitaj:

    alix flankx nenio neniu nomx pli plus sakx seĝx