tolo

*tol/o

  1. Teksaĵo el linaj, kanabaj, jutaj, kotonaj fadenoj, interkrucitaj laŭ aparta sistemo: kruda, neblankigita tolo; tolo por littukoj, por mastrumaj uzoj, mestiza tolo (kun kotona varpo kaj lina vefto), kaŭĉuka tolo, ŝirma tolo (dika kaj akvimunigita); bindaĵa tolo.
  1. Peco el lina tolo, preparita kaj streĉita sur kadro por ricevi pentraĵon: aĉeti blankajn tolojn.
    kanvaso, katuno, tiko. [VIDU] drapo.
  • tola
    Farita el tolo: tola antaŭtuko; tola pantalono.
  • *tolaĵo
    Tuto de la objektoj el tolo, uzataj por vestado aŭ mastrumado (ekz. ĉemizoj, kolumoj, kalsonoj, littukoj, buŝtukoj kc): tabla tolaĵo; virina tolaĵo; littolaĵo; tolaĵon malpuran lavu en domo (Z). [VIDU] tolaĵbutiko.
  • tolaĵistino
    Servistino, kiu tenadas kaj riparas la tolaĵojn.
  • surtoligi
    Fiksi sur tolo: surtoligi paperan mapon; denove surtoligi pentraĵon.
  • drattolo
    Teksaĵo el feraj aŭ kupraj dratoj, sammaniere interkrucitaj, uzata por kovri manĝujojn, fari kribrilojn, ŝirmi flamon de sekurlampoj.
  • fontolo
    [SPEKTAKLO] Tolo, fiksita aŭ pendanta funde de la scenejo kaj prezentanta pejzaĝon, perspektivon ks.
  • gumtolo
    Kruda tolo, fortikigita per tavolo da gumo.
  • kanabtolo
    Tolo, teksita el tolaj fibroj.
  • laktolo
    Tolo, ŝmirita sur unu flanko per lako, kaj servanta por kovri tablojn ks: kun la botel' da ruĝa sur laktolo (W).
  • paktolo
    Kruda juta tolo, uzata por paki.
  • *vakstolo
    Laktolo.
  • veltolo
    Dika kanaba tolo, uzata por fari velojn.


    araneoreto. areneaĵo. briltolo. friso. kanabo. katuno. kombi. kruda. laktolo. lino. linoleumo. pentraĵo. rui. stupo. ŝpinado. ŝpinrado. teksaĵo. teksi. tiko. tuko. vakstapiŝo. vakstolo. veltolo.
    ŝtofo. teksi.

    Iel rilatitaj:

    bandaĝx batistx baŝx sakx seĝx teksx tukx vestx ĉarpix ĉifonx ŝtofx