spermo

sperm/o (2)


[BIOLOGIO] Kompleksa duonlikva substanco blanka kaj viskeca, produktata de la generaj organoj de masklaj animaloj kaj esence entenanta spermatozoojn.
semo, ĉuro. [VIDU] spermodukto, spermotubetoj, spermelĵeti.
  • sperma
    Rilata al la spermo: sperma veziketo.
  • spermicido
    Substanco, mortiganta la spermatozoojn kaj uzata kiel loka, vagina antikoncipaĵo.
  • spermino
    [KEMIO] Poliamino, H2N- (CH2)3-NH-(CH2)4-NH-(CH2)3-NH2, tre parenca al spermidino, asociita kun la ĉelaj DNA kaj RNA.
    putrino.
  • spermoreo
    [VIDU] Polucio 1.

    spermo


    Iel rilatitaj:

    deferentx korpx sakx seksx virx ĉurx