selo
*sel/o
- Remburita sidilo, kiun oni ligas sur la dorso de rajdobesto, por pli komforte sidi: desalti, fali de la selo; sen selo ŝi sidadis sur la ĉevalo (Z); (f) la registaro nun bone sidas en selo. [VIDU] arko, pomelo, sako, zono.
- Analoga sidrimedo, sur biciklo, motorciklo, aŭ kelkaj agrikulturaj maŝinoj.
- Io en formo de selo, i.a.: [GEOGRAFIO] Iom pli malalta tereno inter du montopintoj. [KUIRARTO] Tiu parto de ŝafo, cervo ks, kiu etendiĝas inter la ripoj kaj la femuroj. [MUZIKO] En kordinstrumentoj, elstara lignopeco, kiu subtenas la finpecan ŝnuron.
turka selo
[ANATOMIO] (sella turcica) Kavaĵo en la supera faco de la sfenoido, en kiu nestas la hipofizo. *seli (tr)
Meti selon sur beston: seli sian azenon (X); selante ĉevalon, oni ĝin karesas (Z). selisto
Metiisto, kiu faras selojn. seloforma
[MEDICINO] Arkiĝinta kiel selo: selforma lumbo dum gravedeco. elseligi
Faligi de la selo (en turniro ks). senseligi
Demeti la selon de ĉevalo ks. ŝarĝoselo
Selo, aranĝita por surmeti ŝarĝojn.
Iel rilatitaj:
artikx
azenx
biciklx
piedingx
sakx
ĉabrakx
ĉevalx