spiri

*spir/i (tr)

  1. Enlasi aeron en la pulmojn kaj ellasi ĝin post kiam ĝi reoksigenis la sangon: ili eliras sur la korton por spiri freŝan aeron (Z); tien, diris la komercisto, malfacile spirante de kolero (Z); spasme, libere spiri (Z); li apenaŭ povas spiri (Z).
  1. Per tiaj pulmaj movoj, montri, ke oni estas viva: Georgo ankoraŭ spiris, oni portis lin al subĥirurgo (Z); spiri la lastan spiron (B).
  1. [BIOLOGIO] Fari spiradon 2.
  1. Iom halti en streĉa penado: la longa legado lacigas, oni bezonas iom spiri (Z); lasu min spiri, mi petas.
  1. Elspiri

1: li spiris sur min (B);
2: la ĉambro spiras la odoron de rozoj (B);
3: ĉiuj verkoj, vortoj kaj agoj de (Z) spiras tiun ideon (Z); Saulo
ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la disĉiploj,
iris al la ĉefpastro (N).
  • spiro
    ĉiu unufoja ago, per kiu oni spiras: Dio enblovis en lian nazon spiron de vivo (X); ŝi ne haltis por reakiri spiron (Z); reteni sian spiron (Z); sen spiro, tute tremante de timo, la juna vidvino enkuris (Z); li estis en forta febro kaj malfacile bataladis pro spiro (Z); kuri ĝis perdo de l' spiro (Z); ĉiu retenis la spiron en atendado (Z); li jam faras la lastan spiron (Z); (f) la tutan libron mi legis per unu spiro (senhalte); la varma spiro de l' printempo (B); ĉiu spiro de ŝia viro havis nenian alian celon, krom [...] (Z).
    spirblovo, spirhalto. [VIDU] spirtruo, ŝpructruo.
  • spira
    Rilata al la spiro: la spira kanalo (Z); spiraj organoj de insekto.
  • spirado
    1. Sinsekvo de la spiroj, kiu evidentigas la vivon: ĝia malfacila kaj ronka spirado sonadis simile al grincado de segilo (Z); en unu nokto ŝia edzo aŭskultis ŝian spiradon (Z); mallaŭta, egalritma spirado.
    1. [BIOLOGIO] (pp vivulo) Procezaro, kiu ebligas enlason de oksigeno (O2), necesa al la metabolo, kaj ellaso de la produktita karbondioksido (CO2): (per)haŭta, (per)pulma, (per)trakea spirado; ĉela spirado (ĉelaj oksidadoj, kiuj okazas en la mitokondrioj kaj prokariotaj ĉeloj).
      fermenti.
  • spiraĵo
    Tio, kion oni elspiras: blovi sian spiraĵon sur la fenestran vitron; la spiraĵoj de la ĉevaloj leviĝis en la vintra aero.
  • spiregi (ntr)
    Forte, brue spiri: Memfres, spireganta de kolero (B); laŭte spiregantaj arabaj ĉevaloj (Z).
    anheli.
  • spir (o)manka
    Ne kapabla spiri sufiĉe profunde kaj senpene pro emocio, laciĝo ktp: li facile ŝvitas kaj estas spirmanka (Z); kaj mutis ĉiuj, spiromankaj (K).
  • spirometro
    [MEDICINO] Aparato, per kiu oni mezuras la aervolumenon, kiun povas elpuŝi la pulmoj ĉe maksimuma elspiro post maksimuma enspiro.
  • spirometrio
    Tia mezuro.
  • ekspiri
    Mallonge ripozi por spiri: permesu al mi ekspiri (B).
  • elspiri
    1. Elpuŝi aeron el la pulmoj: elspiru per la buŝo.
    1. Eligi (ion similan al spiraĵo): la sablo elspiris ardantan varmegon (Z); la kamero elspiris mucidan haladzon; la ebriigaj bonodoroj elspirataj de la ĝardeno.
      odori.
    1. (f) Eksterigi, elvidigi, esprimi (ion abstraktan): ĉio elspiris la saman gajecon; lia libro elspiras malamon; forton kaj freŝecon elspiradis la pura arbara aero (Z); atestanto falsama elspiras mensogojn (X).
      inspiri.
  • elspiro
    Unu el la spiroj, per kiu oni elpuŝas la aeron el la pulmoj.
  • enspiri
    1. Enlasi aeron en la pulmojn: li enspiris la parfumajn blovojn, la venton de la erikejo, la gudroaromon de la pinoj.
      inhali, snufi.
    1. [MEDICINO] Entiri en la pulmojn aŭ spirtubojn: plonĝinte, li enspiris akvon.
  • enspiro
    Unu el la spiroj, per kiu oni ensuĉas aeron en la pulmojn.
  • enspiratoro
    1. [VIDU] Aparataro por enspirado de aerosoloj aŭ vaporigitaj kuracaj substancoj.
    1. [MEDICINO] Sekuriga aranĝaĵo kontraŭ la enspirado de malvarma aero, de polvo en fabrikoj ks.
  • nespirebla
    Tia, ke oni spiras kiu nur kun ĝeno: fumplena nespirebla atmosfero de drinkejo.
  • senspire
    Perdinte la kapablon spiri: mi estis kurinta kaj venis nun senspire trans la korton (Z).
  • haŭtspirado
    Eligo kaj enlaso de gaso fare de haŭto.
  • kraĉospiri (ntr)
    (pp feliso) Elĵeti kraĉetojn kun elspiro, kiel signo de kolero aŭ timo.
  • vespiri (ntr)
    Esprimi bedaŭron, ĉagrenon ks, per forta longa elspiro, akompanata de plenda tono.
    suspiri.

    spiro


    Iel rilatitaj:

    aerobikx aerx alantoidx anhelx apnex arbx asfiksix astmx blovx brankx buŝx citokromx fiziologix haladzx haŭtx inhalx inspirx korpx mankx mitokondrix nazx oksigenx organx prokariotx rapidx sakx snufx tusx