izoli

*izol/i (tr)

  1. Apartigi de la aliaj, malhelpante ĉiajn komunikojn aŭ rilatojn: izoli leprulon (B), tuberkulozulon, frenezulon; [BIOLOGIO] izoli mikrobon (apartigi mikroban klonon); izolita domo en kamparo; sin izoli en sia funebro, laboro; la kalumnio izolis lin for de liaj amikoj; izoli frazon de la kunteksto; al vi, la longa tempe izolita! (Z); suferoj ne venas izolitaj (Z) [VIDU] muro, baro.
  1. [KEMIO] ŝirmi kontraŭ ĉiu kontakto kun korpoj, konduktantaj elektron: oni devas zorge izoli la konduktilojn.
  1. [KEMIO] Apartigi:

a) korpon for de la kemiaj substancoj, kun kiuj ĝi estas kombinita;
b) substancon el miksaĵo.
  • 4 [TEKNIKOJ] ŝirmi kontraŭ enlaso aŭ ellaso de varmo 3, akvo, bruo ks: izoli la murojn de domo kontraŭ bruoj.
  • izola
    Rilata al izolado: izola bendo, materialo; vivi izole de la homoj.
    eltena, imuna.
  • izolado
    Ago de iu kiu izolas: izolado de elektra drato, de lepruloj; la izolado de la malsanulo devos daŭri tri semajnojn.
  • izolaĵo
    Materialo, uzata por izoli: elektra, kontraŭvarma, kontraŭfrida izolaĵo.
  • izol (it)eco
    Stato de iu, io izolita: la profunda arbara izoliteco (Z).
  • izolejo
    Loko, en kiu oni estas izoita: mi kuŝus kune kun la reĝoj, kiuj konstruas al si izolejojn (X) (tombojn).
  • izoliĝo
    Stato de iu, kiu izolas sin: tie Ib loĝis en silenta izoliĝo (Z); [BIOLOGIO] interspecia izoliĝo (gena izoliĝo inter specioj pro kialoj i.a. geograflaj, ekologiaj, etologiaj, seksaj ktp); [BIOLOGIO] seksa izoliĝo (pro baro al la seksa kuniĝo, pro produktado de nur sterilaj hibridoj ktp).
  • izolilo
    [FIZIKO] Subportilo el izolanta substanco por izoli elektran konduktilon.
    dielektriko.
  • izolismo
    Doktrino politika de regno, kiu celas izoli sin kontraŭ la najbaraj regnoj: la iama usona izolismo.
  • izolisto
    Partiano de izolismo.
  • izolmetro
    [ELEKTRO] Aparato por mezuri la izolitecon de konduktilo.
    ommetro.
  • aerizolita
    [TEKNIKOJ] Izolita per aero.
  • sonizoli
    Izoli (kameron, ĉambron ks) kontraŭ sonoj.
    eĥo.
  • varmizoli
    Provizi (ujon, konduktilon ktp) per varmizolaj envolvaĵoj.
  • varmizola
    Izola kontraŭ varmo 3; ligno, aero, multaj plastoj estas varmizolaj; materialo el interplektaĵo de fibroj (el vitro, lano ks) estas varmizola pro enhavo de aero.

    izoli


    Iel rilatitaj:

    aerx apartx balatx domx ebonitx elektrx insulx murx sakx