kuseno

*kusen/o

  1. Sako el ŝtofo aŭ ledo, remburita per molaj aĵoj (plumoj, haregoj), por ke oni povu sin oportune apogi sur ĝi: sur la benkojn oni metis kusenojn (Z); la hundeto havis sian propran kusenon (Z); veluraj kusenoj de seĝo (Z); mola lanuga kuseno (Z); (f) konscienco senmakula estas kuseno plej mola (Z). [VIDU] kusentego.
  1. ĉiu elasta bordero de la flankoj de bilarda tablo.
  • *kusenego
    Longa sako el tolo, plenigita de plumoj, sur kiu oni povas kuŝi.
    peplomo, plumono.
  • kuseneto
    1. Malgranda kuseno.
    1. Speco de malmola eta kuseno, en kiun oni enpikas pinglojn, kudrilojn kc.
    1. Malmola kvadrata kuseno, por inki sigelilon, stampilon ktp.
    1. Pufaĵo, kiun oni aranĝis sub la virinaj jupoj.
  • aerkuseno
    [TERVETURILO] Protektilo por veturanto, konsistanta el sako, kiu rapidege (30 ms) ŝvelas okaze de kolizio.
  • kapkuseno
    Kuseno, kiun oni metas en la liton, por apogi la kapon: la libron de geografio li ŝovis sub la kapkusenon (Z).
  • pinglokuseneto
    Kuseneto, en kiun oni enpikas la uzatajn pinglojn.

    kuseno


    Iel rilatitaj:

    aerx domx dormx litx plumx sakx seĝx sofx