sablo

*sabl/o

  1. [GEOLOGIO] Detrita sedimento, el eroj ĉ. 0,052 mm dikaj, devenanta el la diseriĝo de diversaspecaj koheraj petroj, plej ofte precipe konsistanta el kvarcgrajnoj: kvarca, kalka, feldspata sablo (
    arkozo); se nur la fluganta sablo ne malhelpus teni la okulojn malfermite! (Z); la sablo de la dezerto (B), de la plaĝo; malfacile vadi en la sablo (B); (f) ĵeti sablon en la okulojn de la iluziita homaro (blindigi); konstrui sur la sablo (B) (malfortike. [VIDU] roko); tordi ŝnurojn el sablo (Z) (fari vanan laboron).
    psamito. [VIDU] horloĝo, sablobano, ŝtormo.
  1. [MEDICINO] Fajnaj kristalaj eroj, apenaŭ palpeblaj, pli subtilaj ol gruzo, precipe en la urinveziko kaj reno.
    kalkuluso, konkremento.
  1. [HERALDIKO] Nigro.
  • sabla
    Rilata al sablo, formita de sablo: la sabla herbo (Z), aveno (Z); sablaj vojoj (Z); vi trafos en sablan trombon (Z); la vento forblovas la sablajn grajnojn (Z); grandaj sablaj dunoj staris tie (Z).
  • sabli (tr)
    Surŝuti per sablo: sablita vojo (B).
  • *sablaĵo
    Sabla malprofundaĵo en rivero aŭ maro, malfaciliganta aŭ endanĝeriganta la navigadon: ŝiprompiĝoj sekvis unu la alian sur la rifoj kaj sablaĵoj (Z).
  • sablejo
    Loko, de kiu oni eltiras sablon, por konstruado, industrio ktp.
  • *sablero
    Grajno de sablo: sablero enfalis en mian okulon (Z).
  • *sablujo
    1. [FERVOJO] Ujo, provizita per sablo, kiu laŭkomande ellasas ĝin sub la radoj de lokomotivo, por malhelpi la glitadon.
    1. Malgranda vazo kun sablo, pasintece uzata por sekigi la inkon sur papero.
    1. Granda malfermita kaj malalta kesto, entenanta sablon por infanaj ludoj. SIN. sablokesto.
  • sablokolora
    Grize flava.
  • sablopetro, sabloŝtono
    [GEOLOGIO] Detrita sedimenta petro, devenanta el la koheriĝo de sablo age de diversaspecaj solvitaĵoj (silicaj, kalkaj, ferikaj k.a.).
    psalmito, kvarcito.
  • sabloviva
    [EKOLOGIO] Tia, ke ĝi vivas en sablo.
  • barsablaĵo
    Sablaĵo ĉe la enirejo de rivero.
  • flusablo
    Fajnagrajna sablo, kiu fluas sub pezo, kaj kapablas engluti beston, homon aŭ boaton.
  • sursabligi
    Grundi sur sablaĵo.

    sablo


    Iel rilatitaj:

    Adamx agrikulturx asfaltx balastx banx betonx cementx horloĝx sakx strandx ŝtonx